Marcell Grossmann [ignAc grosman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grossmann Marcell estis hungardevena-svislandana matematikisto, profesoro.

Marcell Grossmann
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1878 (1878-04-09)
en Budapeŝto
Morto 7-an de septembro 1936 (1936-09-07) (58-jaraĝa)
en Zuriko
Mortokialo multloka sklerozo
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko • Berzsenyi Dániel High School (Budapest) • Universitato de Zuriko
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Marcell Grossmann [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1878 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de septembro 1936 en Zuriko.

Biografio redakti

Marcell Grossmann devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li translokiĝis al Svislando, kie li plulernis kaj akiris diplomon en 1900, li doktoriĝis post 2 jaroj. Lia samklasano estis Albert Einstein, en 1913 ili kontribuis pri la Ĝenerala teorio de relativeco. En 1907 li estis nomumita profesoro en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko. Li okupiĝis pri neeŭklida geometrio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Entwurf einer verallgemeinerten relativitatstheorie und einer theorie der gravitation (1913) - kun Einstein
  • Kovarianzeigenschaften der Feldgleichungen der auf die verallgemeinerte Relativitätstheorie gegründeten Gravitationstheorie (1914) - kun Einstein

Memorigiloj redakti

  • renkontiĝoj pri Marcel Grossmann ekde 1975
  • premio Marcel Grossmann

Fontoj redakti