Marcello Mastroianni
Marcello Vincenzo Domenico Mastroianni ([marĉello mastrojanni] ; naskiĝis la 28-an de septembro 1924 en Fontana Liri, mortis la 19-an de decembro 1996 en Parizo) estis itala aktoro
Marcello Vincenzo Domenico Mastroianni | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Marcello Vincenzo Domenico Mastroianni |
Dato de naskiĝo | 28-a de septembro 1924 |
Naskiĝloko | Fontana Liri |
Dato de morto | 19-a de decembro 1996 |
Mortoloko | Parizo |
Mortokialo | pankreata karcinomo [+] |
Aĝo je morto | 72 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | aktoro |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Etneco | Italoj [+] |
Familio | |
Edzo | Flora Carabella [+] |
Infano | Chiara Mastroianni, Barbara Mastroianni [+] |
Frato | Ruggero Mastroianni [+] |
Patro | Otteno Mastroianni [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Premio Ora Globo, Cannes Film Festival Award for Best Actor, Volpi Cup for Best Actor, César, Knight Grand Cross of the Order of Merit of the Italian Republic, Premio de Eŭropa Filma Akademio pro Tutviva Atingo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Li studis arkitekturon kaj ekonomion, sed ŝanĝis sian fakon al aktorado, kiam la reĝisoro Luchino Visconti malkovris lian talenton en studenta teatroprezentado. Post la studado li ricevis interesajn rolojn en teatraĵoj kaj en la jaro 1947 li havis sian filmdebuton en I miserabili (laŭ Les misérables de Victor Hugo).
Famon li akiris en la jaro 1952: per ĉefrolo en la filmo Le ragazze di Piazza di Spagna. Dum sia kariero li laboris kun renomaj reĝisoroj (ekz. Federico Fellini, Vittorio de Sica kaj Michelangelo Antonioni) kaj fariĝis unu el la plej famaj italaj aktoroj siatempaj.
Listo de filmojRedakti
- I miserabili (Italio, 1947)
- Una domenico d'agosto (Italio, 1950)
- Le ragazze di Piazza di Spagna (Italio, 1952)
- Le notti bianche (Italio, 1957)
- La dolce vita (Italio/Francio, 1959)
- Il bell'Antonio (Italio/Francio, 1960)
- La notte (Italio/Francio, 1961)
- Vie privée (Francio/Italio, 1961)
- L'assassino (Italio/Francio, 1961)
- Divorzio all'italiana (Italio, 1962)
- Otto e mezzo (Italio/Francio, 1963)
- Matrimonio all'italiana (Italio, 1965)
- Roma (Italio, 1971)
- La grande bouffe (Francio/Italio, 1973)
- Allonsanfan (Italio, 1974)
- Una giornata particolare (Italio/Kanado, 1977)
- La città delle donne (Italio, 1979)
- Maccheroni (Italio, 1985)
- Oci ciornie (Italio, 1987)
- Splendor (Italio/Francio, 1989)