Marché international de Rungis

La Marché international de Rungis (Vendoplaco internacia de Rungis) estas la ĉefa vendoplaco de Parizo, situanta en komunumo Rungis, en la suda antaŭurbo. Ĝi estas la plej granda pogranda komerco de nutraĵoj en la mondo.

Marché international de Rungis
manĝobazaro • wholesale market [+]

LandoFrancio
SituoRungis
- koordinatoj48° 45′ 35″ N, 2° 21′ 13″ O (mapo)48.759722222.35361111Koordinatoj: 48° 45′ 35″ N, 2° 21′ 13″ O (mapo)

Marché international de Rungis (Val-de-Marne)
Marché international de Rungis (Val-de-Marne)
DEC
Marché international de Rungis
Marché international de Rungis

Marché international de Rungis (Francio)
Marché international de Rungis (Francio)
DEC
Marché international de Rungis
Marché international de Rungis
Map
Marché international de Rungis

Vikimedia Komunejo:  Marché international de Rungis [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La vianda areo de pogranda komerco en Rungis
La pavilono de fiŝoj kaj marfruktoj en Rungis

Ekde sia origino en la 10-a jarcento, la centra vendoplaco de Parizo estis lokita en la centro de la urbo, en 10 hektarojn granda areo nomita Les Halles. Ĝi fariĝis tro malgranda por gastigi ĉiujn negocajn postulojn, kaj, en 1969, la vendoplaco estis translokita al la antaŭurbo. Rungis estis elektita pro ĝia facila aliro per fervojo kaj aŭtovojo kaj ĝia proksimeco al Flughaveno Parizo-Orly.

La vendoplaco estas la posedaĵo de la franca ŝtato kaj estas administrata de la Semmaris (Société d'Economie Mixte d'Aménagement et de gestion du marché d'intérêt national de Rungis). Pograndaj vendistoj estas multaj kaj la konkurenco estas forta. La komercado komenciĝas je la 1-a matene kaj finiĝas ĉirkaŭ la 11-a matene. Klientoj estas profesiuloj, distribuantoj kaj restoracioj. Veterinaraj, fitosanitaraj kaj proprietaj kontroloj ĉieestas. La malŝparo de la vendoplaco estas reciklita kaj la energio produktita de la ruboforbruligilo kutimas hejti la vendoplacon kaj la apudan flughavenon.

Datenoj:[1]

  • la komplekso kovras 232 hektarojn (573 akreojn);
  • 13 000 homoj laboras tie ĉiutage;
  • 26 000 veturiloj eniras ĉiutage (el kiuj 3 000 estas pezaj kamionoj);
  • 1 698 000 tunoj da produktoj estas alportitaj jare;
  • ĝi havas la plej grandan spezon de pogranda merkato en la mondo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rungis International Market en la angla Vikipedio.