Marcos Cramer

german-argentina esperantisto
(Alidirektita el Marcos CRAMER)

Markos KRAMER (oficiala nacilingva formo: Marcos CRAMER, naskiĝis la 27-an de junio 1984 en Bonaero) estas german-argentina esperantisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Markos Kramer
German-argentina Esperantisto
German-argentina Esperantisto
Persona informo
Naskiĝo 27-a de junio 1984
en Bonaero, Argentino
Lingvoj germanahispanaanglaEsperantoTokipono
Ŝtataneco ArgentinoGermanio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto El-interna kaj el-ekstera vortprovizo – analizo de la diskuto
Esperantistiĝis en oktobro 2000
vdr

Kramer esperantistiĝis en oktobro 2000. De decembro 2001 ĝis decembro 2002 ri estis la interreta respondeculo de la Germana Esperanto-Junularo, kaj de oktobro 2003 ĝis decembro 2006 ri estis la estro de la Interreta Komisiono de la Germana Esperanto-Junularo.[1] De decembro 2006 ĝis junio 2009 ri estis la redaktisto de TEJO Tutmonde.[2] En 2010 elektita ri estis membro de la Akademio de Esperanto.[3] Ekde 2011 ri en Esperantujo uzas la parte Esperantigitan nomformon "Markos Kramer".

De 2003 ĝis 2007, Kramer studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo, Britujo. En 2013 ri doktoriĝis pri la komput-lingvoscienca kaj logika analizado de matematikaj tekstoj en Bonn, Germanujo.[4] Nun ri laboras kiel esploristo pri komputoscienca logiko ĉe la Universitato de Luksemburgo.[5]

Kramer kreis la planlingvon Loglio.[6] Ri estas kunaŭtoro (kun Robin van der Vliet) de la Terminaro pri Seksa Identeco kaj Seksa Orientiĝo por esperanto-parolantoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti