Marcos Zlóv Zlotovich

brazila esperantisto

Marcos Zlóv ZLOTOVICH (1961, Bonaero, Argentino - 2022, Praia Grande, Brazilo)[1], aŭ, pli simple, ZlóvIslove, kiel li estis plej konata, estis judpoldevena brazila esperantisto el San-Paŭlo (SP) kaj diplomita de USP (Universitato de San-Paŭlo, lia alma mater) socia sciencisto (t.e., profesie, sociologo), plej konata kiel la disvastiganto, aktivulo kaj instruisto de Esperanto, kiu instruis la internacian lingvon al miloj da homoj en pluraj urboj, ĉefe en universitatoj dum jardekoj en sennombraj ĉeestaj kursoj, estante el la homoj, kiuj plej havis ĉeestajn lernantojn de Esperanto — en sia lando kaj en la tuta mondo.

Marcos Zlóv Zlotovich
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li ankaŭ estis organizanto de kursoj, esperantaj eventoj ktp, verkinto de kelkaj instru-materialoj, esperantaj artikoloj kaj eĉ de kelkaj libroj, plejparte atendantaj la publikigon, krome preleganto en kaj pri Esperanto kaj konstanta aktivulo de la Esperanto-movado kaj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) ekde la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Li ankaŭ estis tradukanto kaj en samtempaj tradukadoj, ekz-e, ĉe USP, en prezentoj de Geraldo Mattos, tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto, kaj en prelegaroj de la germana Prof-ro D-ro Helmar Gunter Frank, el AIS kaj Universitato de Paderborn (pri Kibernetika Pedagogio, estante li konsiderata la "monda patro" de tiu fako), organizataj kune kun Prof-ro D-ro Osvaldo Sangiorgi, nacikonata kiel enkondukinto en Brazilon de la moderna matematiko kaj fondinto, en USP, de la grupo de Kibernetika Pedagogio, kiu enkondukis kaj favoris Zlóv (kaj ankaŭ la lingvon ĉe li) en la instruadon de la internacia lingvo en sia universitato kaj en pluraj fakultatoj. Zlóv, kune kun li kaj lia amiko kaj profesoro de tiu Universitato, la nacia deputito Freitas Nobre (kiu estis la prezidanto de la brazila Parlamento dum la UK en Braziljo en 1980), ekfondis, sub instigo de tiu lasta, la universitatan Esperanto-grupon "Esperant'USP" kaj estis ties unua prezidanto. Zlóv, instruante Esperanton, ĉiam uzis muzikon, teatran skeĉon kaj humuron en ĉiuj lecionoj kaj fervore defendas la integriĝon de la lernantoj en la E-komunumon kaj movadon ekde la unua leciono precipe pere de la interreto.

Marcos Zlóv

Zlóv estis denaska vegetarano (neniam provis viandon) kaj neniam estis ligita al iu ajn eklezio, sekto aŭ politika partio, sed konsideris sin fervora kristano. Li ĵuris vivi laŭ la principoj de vereco, modesteco kaj ne-perforto, t.e., neniam preterlasi la veron aŭ konduki iun en eraron aŭ vundi iun ajn, ĉu fizike, psike, pervorte, morale, misfamige, diboĉe, moke, malhelpe, malkuraĝige ktp, malgraŭ la polemikoj.

Li estis preskaŭ denaskulo (t.e., denaska esperantisto), ĉar lia patrino, el kiu li lernis la unuajn vortojn kaj esprimojn en la internacia lingvo kaj heredis la respekton kaj la amon pri Esperanto en la infanaĝo, jam estis esperantistino ekde la 40-aj jaroj, pro influo de la hungaro Laszlo Zinner, unu el la antaŭaj "motoroj" de tiu Esperanto-asocio, al kiu ŝi fariĝis koramikino. Sed, fakte, Zlóv nur lernis la lingvon en EASP, kie li diplomiĝis en la pedagogia kurso, sub la gvido de Elvira Fontes, kiun li konsideras sian "patrinon" en Esperantujo kaj modelon de esperantisteco. La unuan fojon, ke Zlóv foriris el Brazilo estis por partopreni la 2-an TAKE-n (Tut-Amerika Kongreso de Esperanto), okazinta en 1980, en San Luis, Argentino, lando de lia naskiĝo, ĉar Zlóv vivis en Brazilo ekde sia unua vivjaro. Li estis "Dumviva Membro" kaj de UEA (al kiu li servis kiel faka delegito pri antropologio dum pluraj jaroj) kaj ankaŭ de BEL (Brazila Esperanto-Ligo). El tiu lasta li ricevis pokalon de "plej elstara kunlaboranto" (en la jaro 2002), pro la disvastigado de Esperanto kaj de la Ligo, kun pozitiva rezulto de centoj da aliĝoj (kaj realiĝoj) pere de lia persona volontula kunlaboro kaj strebo.

Zlóv ankaŭ iniciatis Eo-grupojn kaj periodaĵojn kaj multe elspezis helpante finance kaj subtenante plurajn esperantajn iniciatojn, projektojn kaj eventojn. Li ankaŭ estis gastiganto de Pasporta Servo de TEJO. Li partoprenis multajn E-kongresojn naciajn kaj internaciajn kaj dufoje estis direktoro de sia Asocio (EASP) kaj estis ties vic-prezidanto. Li estas membro de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj eks-prezidanto ("sekciestro") de ties (tutlanda) Brazila Sekcio (al kiu li estis nomumita de la fama akademiano, de AdE kaj de AIS, kaj prezidanto de la monda ILEI, la itala Prof-ro D-ro Maŭro La Torre), kiun li estris de 2002 ĝis 2005. Tiam Zlóv elpensis kaj lanĉis la revueton Brazilei, kaj publikigis ĝian unuan numeron.

Laŭ la gazeto "La Lampiro", oficiala organo de EASP, Zlóv ne estas plu inter ni ekde la 21-a de aŭgusto 2022, pro sinmortigo.

Referencoj redakti