Marcus Vipsanius Agrippa

Romia politikisto kaj generalo

Marcus Vipsanius AGRIPPA, aŭ simple Agripo, (naskiĝinta en 64 aŭ 63 a.K. en ArpinoDalmatia, murdita en 12 en Kampanio) estis romia batalestro.

Marcus Vipsanius Agrippa
Persona informo
Naskiĝo
en Istrio
Morto
en Kampanio
Tombo Maŭzoleo de Aŭgusto
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro Lucius Vipsanius Major
Patrino Ignota
Frat(in)oj Vipsania Polla • Lucius Vipsanius Minor
Edz(in)o Attica • Claudia Marcella Major • Julia la pli aĝa
Infanoj Vipsania Agrippina • Vipsania Attica • Vipsania Marcella Major • Vipsania Marcella Minor • Gaius Caesar • Julia the Younger • Lucio Cezaro • Vipsania AgrippinaAgripo Postumo
Okupo
Okupo arkitektoverkisto • Romia politikisto • Ancient Roman military personnel
vdr
Busto de Agrippa en la Kapitolaj muzeoj en Romo

Vivo redakti

Estante amiko kaj bofilo de Cezaro Aŭgusto li estis - malgraŭ ke lia origo ne estis nobla - daŭre en intima rilato kun Oktaviano. Lin li akompanis, post la mortigo de Julio Cezaro, al Romo. Li iĝis ties konsiliisto en ĉiuj gravaj aferoj kaj havis la plej grandajn meritojn en la venkoj por kiuj li organizis nove la mararmeon.

Cezaro Aŭgusto komisiis al li la plej altajn honorigajn postenojn kaj magistratojn kaj igis lin edzinigi lin la filinon Julia (post la morto de Marcellus). Agrippa estis du fojojn konsulo farante multon por la plibeligo de la urbo kaj la sanigaj instalaĵoj. Balnejoj, la Panteono, akveduktoj kaj stratoj portis lin nomon. Sed ankaŭ en la de li administritaj provincoj li konstruigis multajn konstruaĵojn kiujn li prezentis poste al Cezaro Aŭgusto sur granda mondomapo. Li murditis por ne endaĝerigi la tronpretendo de Tiberio.

Idoj redakti

Vipsania, filino el la unua geedziĝo, iĝis edzino de Tiberio. Kun Julia havis Agrippa tri filojn (Caius Caesar, Lucius Caesar kaj Agrippa Postumus) kaj du filinojn (Vipsania Agrippina, kiu nuptis Germanicus kaj estis la patrino de Kaligulo, kaj Julia). Imponan buston de li oni trovis en 1792 en Gabii kiu nun spekteblas en Parizo.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Frandsen: Marcus Vipsanius Agrippa, Altona 1836
  • Motte: Étude für Marcus Agrippa, Gent 1872

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 1. Leipzig 1905, p. 180, kio legeblas tie ĉi interrete.