Mare Nostrum

Romia nomo de Mediteraneo

Mare Nostrum (en latina "Nia Maro") estas latinlingva esprimo devena el la epoko de Romio por aludi al la Mediteranea Maro. En la jaroj sekve al la Unuiĝo de Italio en 1861, la termino estis revivigita fare de italaj naciistoj kiuj kredis ke Italio estis la ŝtato posteulo de la Romia Imperio.[1] En la epoko de la Faŝismo, denove oni rekuperis la esprimon denove kun rilato al Italio. Sed fine de la 20a kaj komence de la 21a jarcentoj, la esprimo estas uzata de la internacia komunumo jam tute ne rilate kun Italio, sed unuarange al ĉiuj landoj marbordaj al Mediteraneo, kiuj estas respondecaj pri la konservado kaj eltenado de la medio, kaj duarange de la tuta homaro kiu rajtas uzi ĝin kiel transporteja, ekonomia, kultura, distra areo.[2]

La Romia Imperio je sia pleja etendo en la jaro 117 kaj ja ĉirkaŭante la tutan Mediteraneon.

Notoj redakti

  1. Lowe (2002), p. 34
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-06-29. Alirita 2015-05-31.

Bibliografio redakti