Sub nocio marflua centralo oni komprenas akvocentralon, kiu produktas el la natura marfluo elektran energion.

Nuntempe ekzistas malmultaj marfluaj centraloj:

Seaflow estis konstruita ĉe la marbordo de Cornwall en la markolo de Bristol en sudokcidenta Anglio.

Krom tio ekzistas tiel nomataj tajdocentraloj.

Seaflow redakti

La centralo kun nomo Seaflow estas projekto de la firmao Marine Current Turbines Ltd. en Bristol, instalado kaj testado estis planitaj por 2002-2006. Marflua turbino funkcias principe kiel ventoturbino, sola diferenco: la rotoro moviĝas sub akvo. Sur la mara surfaco troviĝas eta platformo, sur kiu troveblas observaj laboristoj kaj komputilo, kiu kolektas datenojn pri la helico. La rotoro havas du flugilojn kaj diametron de 11 metroj. Ĝi turniĝas 15-foje je minuto propulsita de la marfluo. Kiel ĉe ventoenergia instalaĵo la generatoro transformas la fluenergion al elektro.

La observado de Seaflow okazas tra centra servilo, en kiu kolektiĝas ĉiu datenoj.

La prototipo havas la nompovumon de 300 kW. La turo, sur kiu estas ekipita la rotoro, altas 50 m, havas la diametron de 2,5 m. ĝi estis lokumita profunde de 15 m en la mara fundo. Ĝi altas 5-10 metrojn super la marnivelo. La rotoraj flugiloj estas ŝanĝeblaj je 180°, tiel oni povas eluzi la kontraŭdirektajn marfluojn de tajdo. La prototipo ne havas aliron al la elektroreto.

Por observado de la rotoroj, ĝi estas hidraŭlike tirebla super la marnivelon.

La dua fazo de la SeaFlow-projekto nomiĝas "SeaGen" kaj celas atingi povumon de 1 MW por ĉiu pilono per muntado de du rotoroj kaj efikigo de rotoro por kaj fluso kaj malfluso. Tiu estu la prototipo por komerca uzo

La tria fazo de la projekto ("SeaGen-serio") realiĝu post 2006 kaj konsistu el instalado kaj funkciigado de la unua malgranda aro de 10 marfluaj turbinoj, kiuj kune donu 10 MW de vendebla energio. Parallele oni planas unuopajn sistemojn eksterlande, eble en norda Ameriko, sudorienta Azio aŭ Australio-Nov-Zelando depende de taŭga partnero, kiu evoluigas la teknikon en sia regiono sub licenca kontrakto.


En Eŭropo ekzistas 100 eblaj uzlokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti