Margaret Court

aŭstralia tenisisto

Margaret Court (naskiĝis la  16-an de julio 1942(nun 1942-07-16) en la urbo Albury de Novsudkimrio, do nun 81-jara) estas aŭstralia eksa mondfama tenisistino. Ŝi gajnis 24 unuopajn titolojn en la kvar tutmonde pintaj tenisturniroj, nomataj Granda Ŝlemo. Krome aldoniĝis 19 Grandŝlemaj duopaj titoloj, kaj 21 Grandŝlemaj miksduopaj titoloj. Sume ŝi gajnis pli da Grandŝlemaj titoloj ol iu ajn alia ludanto en la historio, kaj estas konsiderata unu el la plej grandaj tenisistoj de ĉiuj tempoj. Post emeritiĝo el la tenisa sporto, ŝi laboris kiel pastrino de la Pentekosta Kristanismo.

Margaret Court
Persona informo
Naskonomo Margaret Smith
Naskiĝo 16-an de julio 1942 (1942-07-16) (81-jaraĝa)
en Albury, Novsudkimrio,  Aŭstralio
Loĝloko Perto
Ŝtataneco Aŭstralio
Okupo
Okupo tenisisto
vdr
ŝi en 1970