Malfermi la ĉefan menuon

Margaret Johnson, (naskiĝis en 1919 je Kansasurbo; mortis en 1939) estis usona ĵazpianistino.

Kiel dekkelkjarulo Johnson koncertvojaĝis kun la bandoj de Harlan Leonard, en la aĝo de 15 jaroj ŝi jam direktis propran ensemblon. Jam en 1936 ŝi anstatauis Kaŭnton Basie, kiam tiu ĉi forlasis pro dungiteco en Ĉikago sian orkestron. Ankaŭ ŝi anstataŭis pianistinon Mary Lou Williams en la bando de Andy Kirk. Komence ŝi surdiskigis kun Clarence Williams, Bubber Miley, Tom Morris, Louis Armstrong kaj Sidney Bechet. Ŝi estas aŭdebla per kvar pecoj, kiujn la orkestro de Billie Holiday surdiskigis septembron de 1938 kun Lester Young, kun kiu ŝi vivis kiel vivkunulo.

Johnson estis laŭ „Jazz Rough Guide“ unu el la virinaj pioniroj en ĵazo, oni nomis ŝin „Countess“ (kontino) aŭ eĉ „Queenie“ (reĝino). Ŝi estis fortoplena muzikisto, kiel stilo memoras kaj al tiu de kaj ankaŭ al tiu de Earl Hines. Ŝi mortis pro tuberkulozo.

FontoRedakti

Artikolo pri Margaret Johnson, en: Ian Carr k.a. Jazz Rough Guide. Stutgarto; Vajmaro: Metzler 1999.