Margareta Tereza de Aŭstrio

Margareta Tereza de Aŭstrio, infantino de Hispanio, (naskiĝis la 12-an de julio 1651 - mortis la 12-an de marto 1673) estis la filino de la hispana reĝo Filipo la 4-a kaj de lia dua edzino, Mariana de Aŭstrio. Ŝi estis do ankaŭ la duonfratino de Maria Tereza de Aŭstrio, reĝino de Francio kaj edzino de Ludoviko la 14-a. Margareta Tereza edziniĝis kun sia onklo, la imperiestro Leopoldo la 1-a.

Margareta Tereza de Aŭstrio
infantino de Hispanio
Portreto de la infantino Margareta Teresa, fare de Velázquez 1659 Kunsthistorisches Museum, Vieno
Portreto de la infantino Margareta Teresa, fare de Velázquez
1659
Kunsthistorisches Museum, Vieno
Persona informo
Margarete Theresia von Spanien
Margarita Teresa de España
Naskiĝo 12-an de julio 1651 (1651-07-12)
en Madrid
Morto 12-an de marto 1673 (1673-03-12) (21-jaraĝa)
en Wien
Mortis per postnaskaj komplikiĝoj vd
Tombo Imperia kripto, Vieno vd
Religio katolikismo
Lingvoj hispanagermana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Dinastio Habsburgoj
Patro Filipo la 4-a vd
Patrino Mariana de Aŭstrio vd
Gefratoj Maria Tereza de AŭstrioKarlo la 2-aJohano Jozefo de AŭstrioBaltasar CarlosFilipo Prospero de Hispanio • Fernando Tomás de Austria vd
Edz(in)o Leopoldo la 1-a
Infanoj Maria Antonia
Profesio
Okupo nereĝanta imperiestrino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kvankam ŝi mortis sufiĉe juna, la infantino restis tre fama pro siaj multnombraj portretoj, fare de la hispana majstro Velázquez. Tiuj pentraĵoj, precipe la rimarkinda Portreto de la infantino Margareta Tereza de 1659, estas tipaj de la baroka movado.