Margaretha Reichardt

Margareto REICHARDT (naskiĝinta en la 6-a de marto 1907 en Erfurto, mortinta samloke en la 24-a de majo 1984) estis tekstila artistino de la Bauhaus-movado.

Margaretha Reichardt
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1907 (1907-03-06)
en Erfurto
Morto 25-an de majo 1984 (1984-05-25) (77-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Bauhaus
Okupo
Okupo textile designer • grafikisto • universitata instruisto • textile artist
vdr

Kreada vivo redakti

Reichardt komencis sian trejnaĝon ĉe la artmetia lernejo (Kunstgewerbeschule) en Erfurto. De 1926 ĝis 1931 ŝi studadis ĉe la Bauhaus-aranoj en Dessau kaj iĝis tekstilartistino post la fina ekzameno. Ekde 1933 ŝi de nove vivis en la ĉefurbo turingia.

Resonado redakti

Ne malmultaj ŝatis ŝiajn gobelinojn, murtapiŝojn kaj plankotapiŝojn, kvankam la industrio nur malofte utiligis ŝiajn motivojn. Dum la Monda ekspozicio en Parizo en la 1937-a jaro ŝi ricevis sian unuan premion. Muzeoj, teatroj kaj publikaj instancoj ekaĉetis siajn verkojn.

Nekrologe profesoro Hubert Hoffmann honorigis la artistinon tiel: "Ŝi estis unu el la lastaj kunlaborantoj de la Bauhaus-movado kaj iĝis unu el ĝiaj plej gravaj teksistoj."[1]

La Reichardt-domo redakti

Troviĝas en la erfurta urboparto Bischleben la domo-ateliero de la artistino, kie ŝi en la plej bona Bauhaus-spirito trejnadis multajn metilernantojn en la kuro de la tempo. Ĝi estis konstruata en 1939 laŭ antaŭskizoj de Konrad Püschel kun detala planado de Reichardt mem. Samtempe ĝi estas muzeo, ekde 1992 parto de la erfurta Anger-muzeokomplekso, kie volontuloj faradas ekspoziciojn. La ateliero kun origine konservitaj iloj estas de 1987 teĥnika monumento. Pluse la loĝejo estas ankoraŭ kiel dum la vivotempo de la artistino. Tamen la muzeo, estante apenaŭ konata, nur de malmultaj estas vizitata.

Literaturo redakti

  • Angermuseum Erfurt und Arbeitsgruppe M. Reichardt (Eldd.): Margaretha Reichardt 1907–1984. Textilkunst, Erfurto 1995
  • Eichhorn, Herbert (Eld.): KinderBlicke: Kindheit und Moderne von Klee bis Boltanski, Ostfildern-Ruit 2001
  • Galerie am Sachsenplatz (Eld.): bauhaus 6, Lepsiko, p. 87

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti

  1. Thüringer Allgemeine de la 3-a de marto 2013, p. 4 (T B TH)