Margarethe Krupp (naskiĝinta 15-an de marto 1854 en Breslau; mortinta la 24-an de februaro 1931 en Essen) denaska baronino de Ende, estis edzino de entreprenisto Friedrich Alfred Krupp, konfidata konzernestro kaj fondaĵa fondinto.

Margarethe Krupp
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1854 (1854-03-15)
en Breslaŭo, Prusio
Morto 24-an de februaro 1931 (1931-02-24) (76-jaraĝa)
en Essen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro August, Freiherr von Ende
Patrino Eleonora, Gräfin von Königsdorff
Edz(in)o Friedrich Alfred Krupp
Infanoj Barbara Krupp • Bertha Krupp
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr
Margarethe Krupp kun siaj filinoj Barbara kaj Bertha
Juna Margarethe Krupp

Vivo redakti

Margarethe estis filino de la prusa distrikta prezidanto August Barono de Ende kaj ties edzino Eleonore, denaska Grafino de Königsdorff (naskiĝinta la 11-an de februaro 1831 en Lohe; mortinta la 10-an de majo 1907 en Wiesbaden). Ŝi geedziĝis en 1882 kun entreprenisto Friedrich Alfred Krupp (1854–1902), kiun ŝi jam estis ekkoninta jam dek jarojn antaŭe je vizito en Essen. En 1886 naskiĝis filino Bertha kaj en 1887 filino Barbara, kiu en 1907 geedziĝis kun Tilo von Wilmowsky[1][2].

Post la morto de sia edzo en 1902 ŝi direktis pro la neplenaĝeco de filino kaj sola heredintino kiel konfidatino la entreprenon kune kun kontrolkonsilantaro kaj direktoraro. El Krupp Gussstahlfabrik ŝi faris la akcian societon Friedrich Krupp AG. La plimulto de la akcioj restis posedaĵo de sia plej aĝa filino Bertha.

Margarethe Krupp sin engaĝis sur la kampoj arto kaj socialaĵoj. Ŝi subskribis, okaze de la geedziĝo de sia filino Bertha la 15-an de oktobro 1906, la 1-an de decembro 1906 volodeklaron por la fondado de Margarethe-Krupp-Fondaĵo por Loĝejo-Prizorgado kaj ekipis la fondaĵon per areo de 50 hektaroj kaj kapitalo de miliono da markoj por la konstruado de loĝdomoj. La direktado de la fondaĵo estis okupata je prezido de la ĉerfurbestro de Essen egalparte per membroj de la urboparlamento kaj de la koncernadministracio de Krupp, je kio en la regularo de la fondaĵo nenio ŝanĝis ĝis nun. Sur la areo ekestis la kolonio Margarethenhöhe, nun memstara urboparto de Essen. Por tio Margarethe Krupp komisiis en 1908 la reformarĥitekton Georg Metzendorf (1874–1934). Aliajn ne surkonstrueblajn 50 hektarojn Margarethe Krupp donacis en 1907 al la urbo Essen, kaj tiu terpeco ĉirkaŭas kiel arbara parko la kolonion. Krom tio ŝi fondis fondaĵon por la flegado de malsanulaj fabriklaborantoj.

Ekde 1905 ŝi prizorgis la kolekton de la tradicio de familio Krupp. Tiu ĉi kolekto formis krom la firmaa arĥivo bazan stokon por la Historische Archiv Krupp.

 
Tombo sur la Tombejo Bredeney

Margarethe Krupp mortis en la aĝo de 76 Jahren en la Malgranda Domo de Vilao Hügel. Ŝi estis entombigata sur la Tombejo ĉe Kettwiger Tor sude de la ĉefa stacidomo de Essen. En 1955 urbaj konstruadoj necesigis la translokadon de la tombo. Ĝi nun troviĝas sur la urba Tombejo Bredeney ĉe Westerwald-Strato en Essen.

Literaturo redakti

  • Diana Maria Friz: Margarethe Krupp - Das Leben meiner Urgroßmutter. 2008, Deutscher Taschenbuch Verlag. ISBN 978-3-423-24703-0

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti