Margareto de Aŭstrio (1480-1530)
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Margareto de Aŭstrio |
Margareto de Aŭstrio (naskiĝis en Bruselo, (nuna Belgio) la 10-an de januaro 1480, mortis en Meĥleno la 1-an de decembro 1530) estis Arkidukino de Aŭstrio, kaj pro geedziĝo infantino de Hispanio kaj dukino de Savojo.
Margareto de Aŭstrio | ||
---|---|---|
Infantino de Hispanio, Dukino de Savojo (progeedza) Guberniestro de la Habsburga Nederlando (reganta) | ||
![]() Portreto de Margerito de Aŭstrio kun vidvaj vestaĵoj
| ||
![]() Blazono kiel dukino de Savojo (post 1501)
| ||
Persona informo | ||
Margarete von Österreich | ||
Naskiĝo | 10-an de januaro 1480 en Bruselo, Brabanto, ![]() | |
Morto | 1-an de decembro 1530 (50-jara) en Meĥleno, Brabanto, ![]() | |
Tombo | Monaĥejo Brou [#] | |
Religio | katolikismo | |
Lingvoj | franca [#] | |
Ŝtataneco | Hispanio [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Habsburgoj (denaske) Trastamaro, Savojo (progeedze) | |
Patro | Maksimiliano la 1-a | |
Patrino | Maria de Burgundio | |
Gefratoj | Kornelio de Aŭstrio • George of Austria • Filipo la 1-a [#] | |
Edz(in)o | Johano de Aragono kaj Kastilio • Filiberto la 2-a de Savojo | |
Profesio | ||
Okupo | dignitary • mecenato • kolektanto • pentristo • komponisto [#] | |
Aktiva en | Parizo • Meĥleno [#] | |
Guberniestro de la Hispana Nederlando ![]() | ||
Dum | 1507 - 1530 | |
Antaŭulo | Vilhelmo la 2-a de Croÿ | |
Sekvanto | Maria de Aŭstrio, ŝia nevino | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Margareto estis filino de imperiestro Maksimiliano la 1-a kaj lia edzino Maria de Burgundio, kaj fratino de Filipo la Bela. Ŝi estis laŭ kontrakto edziniĝonta kun reĝo Karlo la 8-a de Francio, sed tiu rompis la kontrakton kaj edziĝis anstataŭe kun dukino Ana de Bretonio.
Post Karlo la 8-a ŝi havis du edzojn, kiuj ambaŭ mortis post mallonga geedza daŭro:
- 1497 Johano de Aragono kaj Kastilio
- 1501-1504 Filiberto la 2-a de Savojo
Plurajn jarojn post sia dufoja vidviniĝo ŝi fariĝis guberniestro de la Habsburga Nederlando.