Margit Ács
Margit Ács [Aĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ács Margit estas hungara verkisto, kritikisto, membro de Hungara Arta Akademio (2002).
Margit Ács | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 11-an de junio 1941 (82-jaraĝa) en Újpest | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • artokritikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Margit Ács[1] naskiĝis la 11-an de junio 1941 en Újpest.
Biografio redakti
Margit Ács maturiĝis en 1959, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1964. Post siaj studoj ŝi laboris en literaturaj eldonejoj, ekde 1975 ŝiaj noveloj, etromanoj konstante aperis. Ŝi verkis ankaŭ kritikojn en pluraj gazetoj. Ŝi ricevis premiojn ekde 1977, en 2020 ŝi ricevis premion Kossuth. Ŝi estas eksedziĝinta, ŝi naskis du filojn en 1968 kaj 1970.
Elektitaj volumoj redakti
- Csak víz és levegő (novelaro, 1977)
- Kard, korbács, alamizsna (novelaro, 1983)
- A gyanútlan utazó. Az esély. (2 romanetoj, 1988)
- A hely hívása (eseoj, kritikoj, 2000)
- Kontárok ideje (novelaroj, 2011)
- Párbaj (romano, 2016)
Vidu, aŭdu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva intervjuo kun biografio kaj foto Arkivigite je 2016-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-10-01. Alirita 2020-03-16.