Margit Bárdy
Margit Bárdy [bArdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdy Margit estas hungara-germana kostumisto, dekoraciisto. Ŝia origina familia nomo estis Kreibich [krejbiĥ], ŝia edzo estis György Bárdy [1].
Margit Bárdy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kreibich Margit |
Naskiĝo | la 27-an de aŭgusto 1929 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1952) ![]() |
Okupo | |
Okupo | kostumdezajnisto ![]() |
Margit Kreibich [2] naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1929 en Magyaróvár (nuntempe Mosonmagyaróvár).
Biografio
redaktiMargit Bárdy akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1952. Ŝiaj ĉefaj instruistoj estis Aurél Bernáth, Sándor Bortnyik, Jenő Barcsay kaj László Bencze. Post lernado ŝi ricevis stipendion en Teatro Madách kiel kostumisto. En la teatro ŝi konatiĝis kun György Bárdy kaj ili geedziĝis. Antaŭ la Hungara revolucio de 1956 ŝi estis sendita al Vieno, post la okazintaĵoj ŝi ne hejmenvenis. Tio estis krimo laŭ la hungara leĝo, tial ŝi estis deklarita disidento. Inter 1957-1959 ŝi studis scenejan teknikon en arta altlernejo en Munkeno, poste ŝi estis kostumisto en teatro en Karlsruhe. Inter 1961-1970 ŝi laboris en Bavara Televizio, kie ŝi kreis 110 kostumseriojn. Tie ŝi kreis kostumojn, eĉ hararojn de la mondfama serio "Spacŝipo Orion". En la jaroj 1967 kaj 1968 ŝi denove lernis en la menciita altlernejo en Munkeno, poste ŝi havis diplomon pri sceneja dekoracia tekniko. En la sekvaj jaroj ŝi kreis dekoraciaĵojn aŭ teatrajn kostumojn por pli ol 110 teatraĵoj ekzemple en Okcidenta Berlino, Zuriko, Londono. Ŝi kreis ankaŭ afiŝojn. Ŝi ricevis hungaran premion en 1998, pli frue 2 eksterlandajn premiojn.
Elektitaj teatraj laboroj
redakti- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: Eŭgeno Onegin (1978) - Hamburgo
- A királyasszony lovagja (1995) - Nacia Teatro (Budapeŝto)
- Ludwig van Beethoven: Fidelio - (1991) - Londono
Elektitaj filmaj kostumoj
redakti- Jacobowsky und der Oberst (1967)
- Raumpatrouille - Die phantastischen Abenteuer des Raumschiffes Orion (1966) - mondfama serio
Elektitaj ekspozicioj
redakti1984 • Győr 1993 • Berlino 1998 • Veszprém (urbo)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2015-06-11 per la retarkivo Wayback Machine