Marguerite DURAS, origine: Marguerite DONNADIEU (naskiĝis en 1914 Gia Dinh, Vjetnamo, mortis en 1996 en Parizo) estis franca verkistino.

Marguerite Duras
Persona informo
Marguerite Duras
Naskonomo Marguerite Germaine Marie Donnadieu
Naskiĝo 4-an de aprilo 1914 (1914-04-04)
en Gia Dinh, Vjetnamio, hodiaŭ Ho-Ĉi-Min-urbo
Morto 3-an de marto 1996 (1996-03-03) (81-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ezofaga kancero vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj francavjetnama vd
Loĝloko Parizo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de ParizoQ3578527 vd
Subskribo Marguerite Duras
Familio
Edz(in)o Dionys Mascolo • Robert Antelme vd
Infanoj Jean Mascolo vd
Profesio
Alia nomo Marguerite Duras vd
Okupo franca verkistino kaj reĝisorino
Laborkampo teatra arto vd
Verkado
Verkoj The Lover ❦
Moderato Cantabile ❦
The Sea Wall ❦
The Ravishing of Lol Stein ❦
Le Vice-Consul ❦
India Song ❦
La Douleur ❦
The North China Lover vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la jaro 1932 ŝi venis al Parizo por studi juron, matematikon kaj politikon en la Sorbonne. Poste ŝi laboris ĵurnalisme kaj verkis romanojn kaj rakontojn - ofte kun membiografiaj elementoj - krome teatraĵojn kaj filmscenarojn. Mondfamon ŝi ankaŭ atingis kiel reĝisorino.

Ŝi gajnis i.a. la Oran Palmon de la Festivalo de Cannes (1960) kaj la Prix Goncourt (1984, dank'al L'amant).

Lastajn jarojn de ŝia vivo priskribis filmo Cet amour-là kun Jeanne Moreau en la rolo de la verkistino.

Stilo redakti

Ŝiaj aliaj gravaj verkoj inkluzivas: Moderato cantabile, kiu eĉ fariĝis la samnoma filmo, Le Ravissement de Lol V. Stein kaj la filmo India Song. Duras ankaŭ estis la manuskriptinto de la franca filmo Hiroshima mon amour el 1959, reĝisorita de Alain Resnais.

La fruaj romanoj de Duras estas sufiĉe konvenciaj laŭ sia formo. Ĉiukaze ŝi fariĝis pli aŭdaca en siaj eksperimentoj en "Moderato Cantabile" kaj malplenigis la tekston por ŝanĝi la pezon al tio, kio ne estis dirita. Ŝia verkaro estis asociita kun la franca literatura movado de la "nova romano", kvankam ŝi mem ne apartenis al iu literatura grupo.

La filmoj bazitaj de ŝiaj romanoj estis eksperimentaj, plejparte evitante la sinkronan uzon de voĉo, uzante voĉon por implici pli ol rakonti. La priskribita rakonto estas spertita per bildoj, kies rilato al la dirataĵoj donas iom da duboj ĉu tuŝas ĉu ne.

Listo de verkoj redakti

  • Les impudents (romano, 1943)
  • La vie tranquille (romano, 1944)
  • Moderato cantabile (romano, 1958)
  • Hiroshima – mon amour (filmscenaro kaj reĝisorado, 1959)
  • Les viaducs de la Seine-et-Oise (1960)
  • Dix heures et demie du soir en été (romano, 1960)
  • La musica (dramo, 1965)
  • Le Vice-Consul (romano, 1966)
  • L'amante anglaise (romano, 1967; teatraĵo, 1968)
  • Abahn Sabana David (romano, 1970)
  • L'amour (romano, 1971)
  • Les enfants (filmscenaro, 1984)
  • L'amant (rakonto, 1984)
  • Les yeux bleus des cheveux noirs (romano, 1986)
  • L'amant de la Chine du Nord (romano, 1991)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti