Mariánské Lázně

urbo en Ĉeĥio

Mariánské Lázně (ĝis 1945 germane Marienbad) estas banloka urbo kun 13 766 loĝantoj (2023), situanta en okcidenta Bohemio. Komune kun la proksimaj urboj Karlovy Vary (germane Karlsbad) kaj Františkovy Lázně (germane Franzensbad) ĝi apartenas al la plej signifaj banlokaj urboj en Ĉeĥio kaj al signifaj centroj de vojaĝtrafiko. Fonta kaj torfeja banloko kuracas malsanojn de renoj, spirorganoj kaj urinorganoj, haŭtmalsanojn, artikmalsanojn kaj malsanojn de metabolo. La fontoj, markataj kiel naturmineralakvoj, havas altan enhavon de karbondioksido kaj kelkaj ankaŭ eĉ de fero kaj ili estas malvarmaj. Nuntempe ĉi tie estas pli ol 40 fontoj (la plej konataj estas Kruca fonto, Mariana fonto/Fonto de Maria, Fonto de Ferdinando, Fonto de Rudolfo, Arbara fonto, Fonto de Karolina ka.). Oni aranĝas ĉi tie vicon da kulturaj agadoj, ekz. Muzikfestivalo de Chopin.

Mariánské Lázně
germane Marienbad
urbo
Kolonaro kun Kantanta fontano
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mariánské Lázně
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Mariánské Lázně
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Subbohem. montetaro
Konata loko Kruca Kolonaro
Fontano Kantanta fontano
Rivero Úšovický potok
Situo Mariánské Lázně
 - alteco 578 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 52″ N 12° 42′ 04″ O / 49.96444 °N, 12.70111 °O / 49.96444; 12.70111 (mapo)
Areo 51,81 km² (5 181 ha)
Loĝantaro 13 766 (2023)
Denseco 265,7 loĝ./km²
Fondo 1197
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 353 01
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0411
NUTS 5 CZ0411 554642
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 17
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mariánské Lázně
Retpaĝo: www.marianskelazne.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Mariánské Lázně, 1815
la Kruca Kolonaro (en ĈSSR nomita laŭ Maksim Gorkij)

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Valy, Zádub-Závišín, Trstěnice, Chodová Planá, Vlkovice, Velká Hleďsebe, Mnichov, Prameny, Lázně Kynžvart kaj Drmoul.

Historio redakti

En la loko de hodiaŭa urbo ekzistis ekde la 13-a jarcento ĉeĥa vilaĝo Úšovice, kiu apartenis al monaĥejo en Teplá. En la 14-a jarcento en la regiono, senpopoligita pro la pesto, eksetlis precipe germanoj. En la 16-a kaj la 17-a jarcentoj, nun apartenanta al la germanlingva regiono Sudetio, oni minis en la ĉirkaŭaĵo arĝenton. La unuaj informoj pri kuracfontoj estas el la jaro 1528, sed la fontoj estis uzataj nur porokaze. Renomo de ĉi tieaj fontoj iom post iom disvastiĝis kaj fine de la 17-a jarcento estiĝis flanke de la monaĥejo en Teplá klopodo konstrui banlokon. Sed malpermeso de lignominado kaj ordono de supera oficejo en Horní Slavkov malhelpis tion, por ke ĉi tieaj arvaroj estu konservitaj por planata konstruado de stanaj minejoj. Nur en la jaro 1786 la monaĥejo sukcesis aĉeti la ĉirkaŭan arbaron kaj komenciĝis konstruado de banloka vilaĝo en senpera proksimeco de la fontoj. Ili nomis ĝin Marienbad (oficiale ekde la jaro 1808). Doktoro Josef Nehr meritis pri priskribo de efikoj de la unuopaj fontoj. Ĉefa evoluo de banlokaj aferoj okazis komence de la 19-a jarcento. Konstrui banlokan komplekson (kolonadoj, pavilonoj, banlokaj domoj) kaj banlokan parkon oni komencis en la jaro 1817. Fine de la 19-a jarcento Mariánské Lázně estis ekspozicia banloka centro de eŭropa renomo – konata en sia germanlingva formo Marienbad – kaj samtempe signifa kultura centro (teatro estis fondita en 1866). Fine de la 19-a jarcento ĉi tie ĉiujare kuracis sin ĉirkaŭ 20 000 banlokaj gastoj (maksimuma nombro de 34 509 banlokaj gastoj estis atingita en la jaro 1911). Eĉ famajn personojn ekplaĉis la banloko, restadis ĉi tie ekz. la angla reĝo Eduardo la 7-a, Johann Wolfgang von Goethe, Frédéric Chopin, Rudolf Wagner, Johanes Strauss, Franz Kafka, Maxim Gorkij, Sigmund Freud, Thomas Alva Edison kaj pluaj. En 1900 la urbo sume havis 4617 konstantajn loĝantojn, el kiuj 4504 estis germanlingvaj kaj 25 ĉeĥlingvaj.

El memorigaĵoj eminentas pavilono de Kruca fonto, devene pseŭdojona konstruaĵo el la jaroj 18181826. Sude de Kruca fonto estas ĉefa kolonado, la unika ŝtala novbaroka konstruaĵo kun gismetalaj plastikaĵoj kaj dekorativa ornamaĵo el la jaroj 18891899, rekonstruita en la jaroj 19741981. En fino de la kolonado estis establita Kantanta fontano (ĝi ludas ekde majo ĝis oktobro ĉiun malparan horon unu el ok komponaĵoj). Al pluaj signifaj banlokaj konstruaĵoj apartenas trietaĝa novrenesanca konstruaĵo de Centra banloko apud Mariana fonto (konstruita en loko de pli malnova banloka konstruaĵo en 1892), plu klasicisma kolonado de Arbara fonto (1869), kolonado de Fonto de Karolina (konstruita en 1988 kiel preciza kopiaĵo de devena kolonado el la jaro 1823 kun aloj el 1869), vico da hotelaj kaj loĝigkonstruaĵoj, ekz. hotelo Hvězda (Stelo) (1819), kuracejo Kavkaz (devene palaco de Klebelsberg el 1821) ka.

En la urbo estas ankaŭ urba muzeo, kiu dediĉas sin al la historio de la urbo kaj la regiono, eluzado de la mineralakvoj kaj ĉi tie estas kolektaro de banlokaj glasetoj - en la domo dum siaj restadoj en Marienbad vivis Goethe. En la urbo troviĝas ankaŭ daŭra ekspozicio dediĉita al naŭ vizitoj de la angla reĝo Eduardo la 7-a, monumento de Frédéric Chopin estas lokita en pensiono, kie la muzikisto restadis en la jaro 1836. La ekspozicio rememorigas liajn kvar restadojn, la vivon kaj la verkojn.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 582
18804 075
18905 012
19006 459
19109 173
192110 183
JaroLoĝantoj
193011 852
19509 178
196112 682
197013 478
198017 932
199115 382
JaroLoĝantoj
200114 741
201413 289
201613 224
201713 042
201812 970
201912 800
JaroLoĝantoj
202012 795
202111 979
202212 237
202313 766

Signifaj vizitintoj redakti

La urbon Mariánské Lázně regule vizitadis multe da signifaj gastoj, kiuj meritis pri reputacio de Mariánské Lázne en la tuta mondo.

Vidu ankaŭ redakti