Maria (Hungario)

reĝo de Hungario
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maria de Hungario

Maria la 1-a de Hungario, dua filino de Ludoviko la 1-a de Hungario, estis hungara reĝo, kiu supozeble naskiĝis en 1371 en Buda. Eĉ la samtempuloj nomumis ŝin latine rex ("reĝo") anstataŭ regina ("reĝino"). Por surtroniĝi ŝia patro Ludoviko oficiale nomumis ŝin viro.

Maria de Hungario
Reĝ(in)o de Hungario
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Kronado 1382 en Székesfehérvár
Persona informo
Mária
Marija
Naskiĝo 14-an de aprilo 1371 (1371-04-14)
en Buda
Morto 17-an de majo 1395 (1395-05-17) (24-jaraĝa)
en Buda
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per nasko vd
Tombo Katedralo de Sankta Maria vd
Lingvoj hungarakroatapolalatina vd
Ŝtataneco PollandoHungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Familio Anĵuo-Sicilio vd
Patro Ludoviko la 1-a vd
Patrino Elizabeth of Bosnia vd
Gefratoj Catherine of Hungary • Jadviga de Pollando vd
Edz(in)o imperiestro Sigismondo la 1-a
Infanoj N. of Luxemburg, Prince of Hungary vd
Profesio
Okupo monarkopolitikisto vd
Reĝino de Hungario kaj Kroatio
Dum 13821395
Antaŭulo Ludoviko la 1-a, ŝia patro
Sekvanto Karolo la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Maria kaj Elizabeto ĉe tombo de Ludoviko

Biografio redakti

Maria estis kronita en 1382 en Székesfehérvár, kiel unua virino sur la hungara trono. Ŝi havis la kronon ĝis 1385. Poste ŝi rezignis, sed en la sekva jaro ĝismorte ŝi estis oficiale kunreganto. Ŝi estis ankaŭ reĝo de Kroatio, Slavonio kaj Dalmatio, kiel Marija Anžuvinska. Dum la regado ŝia patrino Elizabeta Kotromanić estis la plej grava helpo. Ŝi iĝis fianĉino de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1379 en Nagyszombat. En 1384 ankaŭ franca princo Ludoviko ŝatis esti fianĉo de Maria, kio kaŭzis anarĥion, eĉ eksterlande. En 1385 Sigismondo varbis armeon. En tiu situo Karolo la 2-a (Hungario), (ĵus abdikigita reĝo de Napolo kaj Sicilio) helpe de episkopo de Zagrebo kaj aliaj akiris la hungaran tronon kaj sukcese abdikigis Maria-n. Karolo estis murdita 39 tagojn post la kronado. En 1386 Maria kaj ŝia patrino Elizabeto estis arestita en Dalmatio, kie Elizabeto estis murdita. En la sekva jaro Sigismondo iĝis hungara reĝo kaj oficiale la 2-a edzo de Maria. Poste hungaroj, kroatoj kaj dalmatianoj liberigis Maria-n.

En 1395, kiel estonta patrino Maria mortis pro nesukcesa rajdado apud Buda. Ŝi entombiĝis en Nagyvárad.

Sekvo redakti

Imre Madách verkis pri ŝi dramon, kiu neniam prezentiĝis. Dum la socialismo tiu verko tamen prezentiĝis, sed en alia formo. Pri Maria ne troviĝas skulptaĵoj.