Maria Gabriella Sagheddu

Maria Gabriella SAGHEDDU (naskiĝinta la 17-an de marto 1914 en Dorgali, mortinta la 23-an de aprilo 1939 en Grottaferrata) estis itala trapistino kaj estas beatulino romkatolika.

Maria Gabriella Sagheddu
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1914 (1914-03-17)
en Dorgali
Morto 23-an de aprilo 1939 (1939-04-23) (25-jaraĝa)
en Grottaferrata
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Vitorchiano
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo monaĥino
vdr

Vivo redakti

Kreskinte en familio de paŝtistoj ŝi estis laŭ okulatestantoj ribelema kaj kolera. En la aĝo de 18 jaroj ŝia karaktero tuj ŝanĝiĝis kaj tri jarojn poste ŝi decidis konsekri sin kaj sian vivon al Dio. Laŭ instigo de ŝia konfesprenanto ŝi eniris la ordenon de la trapistinoj. Kiam la priorino Maria Pia Gullini komisiis la ordenaninojn preĝi por la unueco de la kristanoj, Maria eksentis la deziron oferi sian vivon por tiu ĉi intenco. La tuberkulozulino mortis kiel 25-jaraĝa dum vespro. Rapide memoro de ŝi disvastiĝis kaj en 1957 oni trovis ŝian kadavron sendifekta. Ĝi poste transportitis al la klostro je Vitorchiano.

Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigitis ŝin la 25-an de januaro 1983. En sia ekumenisma encikliko Ut unum sint li atentigis pri ĉi-rilata intenco de Maria Gabriella:

Sister Maria Gabriella, called by her vocation to be apart from the world, devoted her life to meditation and prayer centered on chapter seventeen of Saint John's Gospel, and offered her life for Christian unity. This is truly the cornerstone of all prayer: the total and unconditional offering of one's life to the Father, through the Son, in the Holy Spirit. The example of Sister Maria Gabriella is instructive; it helps us to understand that there are no special times, situations or places of prayer for unity. Christ's prayer to the Father is offered as a model for everyone, always and everywhere.[1]

Ŝia festotago estas la 22-a de aprilo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti