Maria Konopnicka

pola verkistino kaj aktivulino

Maria KONOPNICKA (naskiĝis la 23-a de majo 1842en Suwałki, mortis la 8-a de oktobro 1910 en Lvovo) - pola poetino de pozitivismo, romanistino, novelistino, verkisto por geinfanoj, tradukistino, gazetistino, kaj literatura kritikistino. Ŝi batalis por virinaj rajtoj, verkis esotere kaj uzis plurajn kaŝnomojn, inkluzive de Jan Sawa.

Maria Konopnicka
Persona informo
Maria Konopnicka
Naskiĝo 23-an de majo 1842 (1842-05-23)
en Suwałki
Morto 8-an de oktobro 1910 (1910-10-08) (68-jaraĝa)
en Lvivo
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Liĉakiva tombejo vd
Lingvoj polagermana vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Subskribo Maria Konopnicka
Profesio
Alia nomo Jan Sawa vd
Okupo poeto • verkisto • eseisto • verkisto de porinfana literaturo • literaturkritikisto • tradukisto • aktivulo por rajtoj de infanoj • redaktisto vd
Laborkampo poezioeseo vd
Verkado
Verkoj Mendel Gdański ❦
Pan Balcer w Brazylii ❦
Rota ❦
O krasnoludkach i sierotce Marysi vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La Grunwalda Monumento en Krakovo, dum la inaŭguro la 15an de julio 1910

Dum la inaŭgura ceremonio de la malkovro de la Grunwalda Monumento la 15an de julio 1910 en Krakovo oni kantis la patriotan kanton kun la teksto de Rota ("La Ĵuro") de Maria Konopnicka kaj laŭ muziko de Feliks Nowowiejski (vidu la suban foton).

Tradukoj redakti

Morto kaj memorigo redakti

 
La tombo de Maria Konopnicka en la Liĉakiva tombejo en Lvivo / Lvovo

Maria Konopnicka mortis pro pneŭmonio la 8-an de oktobro, en Lvovo kaj estis entombigita la 11-an de oktobro 1910 en Liĉakiva tombejo, en la Panteono de Grandaj Poloj (2-a rondo, 5-a aleo). La enteriga ceremonio, organizita de Maria Dulębianka, estis granda patriota manifestacio, kiun partoprenis preskaŭ 50 000 personoj. Surtomban buston faris Luna Drexlerówna, sur coklo oni ĉizis fragmenton de ŝia versaĵo. Detruita busto dum la dua mondmilito estis poste rekreita.

Loĝantaro de Suwałki organizis memorvesperon dediĉitan al ŝia verkado kaj komencis kolekton de mono por memortabulon. Caraj regopovoj kontraŭis la iniciaton. Nur dum 25-a datreveno de ŝia morto, la 8-an de oktobro 1935 surmure de la domo, en kiu naskiĝis la poetino, oni fiksis la memortabulon. Centre de Suwałki estis starigita monumento.

En 1957 fondiĝis Muzeo al Maria Konopnicka en Żarnowiec (Ĉekarpata Provinco); malfermita la 15-an de septembro 1960, post ĝenerala renovigo. Aliaj monumentoj troviĝas en Września kaj Kalisz (en 1969). La 23-an de aŭgusto 1973 estis inaŭguro de la Muzeo je la nomo de Maria Konopnicka en Suwałki.

Laŭ decido de Internacia Astronomia Unio omaĝe al la verkistino unu el alfrapaj krateroj sur Venuso estis nomita Konopnicka.

Bibliografio redakti

  • Jan Baculewski, Śladami życia i twórczości Marii Konopnickiej (Post spuroj de la vivo kaj verkado de Maria Konopnicka), Ludowa Spółdzielnia Wydawnicza, Warszawa 1966
  • Alina Brodzka, Maria Konopnicka, „Wiedza Powszechna”, Warszawa, 1975
  • Konopnicka wśród jej współczesnych: szkice historycznoliterackie (Konopnicka inter ŝiaj nuntempuloj: historiliteraturaj skizoj), „Czytelnik”, Warszawa, 1976
  • Jan Baculewski, Konopnicka z Wasiłowskich Maria Stanisława / Polski Słownik Biograficzny.— Wrocław — Warszawa — Kraków, 1967.— tom ХІІІ/4, zeszyt 59.— S. 576-81
  • G. Borkowska, Ruchliwa fala (Maria Konopnicka i kwestia kobieca) (Moviĝema ondo (Maria Konopnicka kaj la virina demando), [en:] Maria Konopnicka. Glosy o życiu i pisarstwie w 150-lecie urodzin (Maria Konopnicka. Glosoj pri la vivo kaj verkado en la 150-a naskiĝdatreveno), Warszawa 1992

Eksteraj ligiloj redakti

 
Skulptaĵo de Maria Konopnicka en Gdansko