Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Maria SAUER (ekde 1892 Maria Zick; naskiĝinta la 2-an de februaro 1871 en Tegernsee, mortinta en januaro 1960) estis filino de germana forstisto. Pro ŝi nomiĝis la organo de Rennsteigklubo 1896, "(Das) Mareile". Ankaŭ la blankaj Ro-oj padomarkantaj la saman nomon havas.

La rennsteigkluba organo portante la karesnomon de Maria Sauer Mareile
Loko de la brulkonsumiĝinta forstista domo Weidmannsheil je Steinbach am Wald

Vivo redakti

 
Ĉiu Ro-markilo laŭlonge de Rennsteig nomiĝas Mareile

Sauer venis en la aĝo de tri jaroj en la nordon de Bavario kie la patro ĵus ekdeĵoris en la Frankonia Arbaro. La forstista domo Weidmannsheil (kiu poste iĝis gastejo kiu fonditis en 1896 Rennsteigklubo) situas rekte ĉe Rennsteig-pado kiu tiuloke je 8 km kondukas tre rekte ĝis la landlimo kun la Duklando Saksio-Meiningen (hodiaŭ la landlimo inter Bavario kaj Turingio. Ekfloro turisma kaj persona malkovro de Rennsteig sub la gvido de la libroj de August Trinius post komenciĝis je la fino de la 19-a jarcento danke al la stacidomo de Steinbach am Wald; la fervojlinio malfermitis en oktobro 1885.

Trinius en libro priskribis - sen nomdono - la 18-jaraĝan Maria, blondulinon citroludantan.[1]

Alfred Roßner, turisto de somero 1890, rakontis en taglibro ke li baptis kun akompananta kunmigranto la blankajn vojindikantajn Ro-ojn laŭ la forstista filino Mareile post kiam ili vojerarinte inter Spechtsbrunn kaj Ernstthal finfine feliĉe retrovis la rektan vojon. Kialo laŭdire estas ke tia Ro ridetas al la migranto (same kiel Maria!) nur kiam li troviĝas sur korekta vojo: deflankeniĝinte disde la pado la migranto ne plu havos ridetantajn Ro-ojn.

Mareile-kulto (similaĵoj klubaj tiam oftis) ankaŭ etendiĝis je poemoj. Maria mem nuptis en 1891 la forstan librotenanton Zick el Munkeno. En 1892 ŝi naskis filon en la forstista domo Weidmannsheil; sume ili havis kvar infanojn. Dum la unua jardeko de la rennsteig-a movado la venintaj turistoj ankoraŭ povis ĝui de tempo al tempo la ĉarmon de Maria kiu pasive toleris la nomokulton. Antaŭ siaj nepoj ŝi longtempe prisilentis sian renomon.

Post vidviniĝo en 1937 Maria translokiĝis de Munkeno al Sulzbach am Main kie vivis la familio de filino.

Fonto redakti

Stefan Etzel: Wandern auf dem Rennsteig, DuMont, Kolonjo, ISBN 9783770154272

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Drüben an dem anderen Tische saß das Töchterlein, eine untersetzte, fast üppige Blondine, mit blitzenden, lang bewimperten Augen, Grübchen in den Wangen und in den kleinen festen Händen. Zuweilen schlug sie ein paar Töne auf der vor ihr ruhenden Zither an und unterhielt sich allerliebst zwitschernd mit der neben ihr sitzenden Freundin. Citite laŭ: Johannes Wilkes, Unser schönes Thüringen, Gmeiner Verlag, Meßkirch 2019 (bitlibro), p. 2 (ene de la kapitolo "Der Rennsteig")