Maria Tereza de Aŭstrio (1638-1683)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maria Tereza de Habsburgo.

Maria Tereza de Aŭstrio, Infanta de Hispanio, Infanta de Portugalio, Ĉefdukino de Aŭstrio (naskiĝis en 1638 en Madrido - mortis en 1683 en Versailles) estis la edzino de la franca reĝo Ludoviko la 14-a kaj do la reĝino de Francio ekde 1660. Ŝi estas konata en multaj lingvoj kiel Maria Tereza de Hispanio pro sia deveno, sed en la franca lingvo kiel Marie Thérèse d'Autriche kaj en la hispana kiel María Teresa de Austria, ĉar ŝi devenis el la habsburga dinastio, konata en tiuj landoj kiel Aŭstria.

Maria Tereza de Aŭstrio
reĝedzino de Francio
Maria Tereza de Aŭstrio, pentrita de Charles Beaubrun
Maria Tereza de Aŭstrio, pentrita de Charles Beaubrun
Persona informo
Marie-Thérèse d'Autriche
Naskonomo María Teresa de Austria y Borbón
Naskiĝo 10-an de septembro 1638 (1638-09-10)
en Madrido
Morto 30-an de julio 1683 (1683-07-30) (44-jaraĝa)
en Versailles
Mortis per sepso vd
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanafranca vd
Ŝtataneco FrancioHispanioReĝlando Portugalio vd
Subskribo Maria Tereza de Aŭstrio (1638-1683)
Familio
Dinastio Habsburga dinastio en Hispanio • Burbonoj vd
Patro Filipo la 4-a vd
Patrino Izabela de Burbono vd
Gefratoj Margareta Teresa de HispanioKarlo la 2-aJohano Jozefo de AŭstrioBaltasar CarlosFilipo Prospero de Hispanio vd
Edz(in)o Ludoviko la 14-a
Infanoj Ludoviko de Francio • Maria-Terezo de Francio • Philippe Charles, Duke of Anjou • Anno-Elizabeto de Francio • Princess Marie Anne of France • Louis François, Duke of Anjou vd
Parencoj Margareto de AŭstrioFilipo la 3-aMaria de MediĉoHenriko la 4-a vd
Profesio
Okupo regento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria Tereza estis la filino de la hispana reĝo Filipo la 4-a kaj de Elizabeto de Francio.

Ŝia edukado estis tre rigora kaj diotima. Ekde sia infaneco, Maria Tereza sciis ke ŝi devis edziĝi kun la franca reĝo. La du gekuzoj edziĝis je la 9-a de junio 1660 en Saint-Jean-de-Luz, post la subskribo de la traktato de la Pireneoj en 1659. Tiu edziĝo estis ĉefe organizita de la franca ĉefministro, la kardinalo Mazarin. Sed kio rilatis al Ludoviko la 14-a, li esperis ĝis la lasta momento edziĝi al Marie Mancini: la ĉefministro kaj la regentino Anna de Aŭstrio kontraŭstaris tiun junan amon.

Kiam Maria Tereza alvenis al la kortego de Versailles, sia bopatrino Anna de Aŭstrio proponis al ŝi protekto, kaj lernigis al ŝi la reĝinan profesion. Sed la nova reĝino neniam fariĝis efika estrino, kvankam ŝi iom progresis pri la scipovo de la franca.

Plie, Ludoviko la 14-a rapide neglektis ŝin por viziti siajn multajn amorantinojn, sed ĉiam restis taŭga edzo. Tio ebligis la naskiĝon de ses gefiloj. Ĉiuj mortis tre frutempe, escepte de la nova Dauphin, Ludoviko de Francio (kiu tamen ne postvivis la longedaŭran reĝadon de sia patro).

Vidu ankaŭ redakti