Mariann Falusi [faluŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Falusi Mariann estis hungara ŝlagrokantisto (mezosoprano), aktoro. Ŝia origina familia nomo estis Falussy [faluŝi].

Mariann Falusi
Mariann Falusi
Mariann Falusi
Persona informo
Naskonomo Falussy Mariann
Aliaj nomoj Falusi Mariann
Naskiĝo 22-an de aprilo 1959 (1959-04-22) (64-jaraĝa)
en Barcs
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Leövey Klára Gimnázium • Béla Bartók Conservatory, Budapest • Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo jazz singer • aktoro • popkantisto
vdr

Mariann Falusssy[1][2] naskiĝis la 22-an de aprilo 1959 en Barcs.

PA-DÖ-DŐ
PA-DÖ-DŐ, Mariann Falusi (dekstre)

Biografio redakti

Mariann Falusi maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, ŝi studis en konservatorio (1977–1980), poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1983. En la sama jaro ŝi estis la unua en ĵazkantista kategorio de televizia konkurso, poste ŝi estis ĵazkantisto en ĵazorkestro. Inter 1985-1988 ŝi havis rolojn en Gaja Teatro. En 1988 Gábor Presser iniciatis la konatiĝon kun Györgyi Lang, ili estis kvazaŭ ĝemeloj kaj kreis kantistan duopon "PA-DÖ-DŐ". Ili kantis ŝlagrojn kaj eldonis muzikdiskojn. Falusi ricevis premiojn inter 1983-2018. Ŝi neniam edziniĝis.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti

  • William Shakespeare: Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Sebastian
  • Corman: Rémségek kicsiny boltja (muzikalo) - Ronette
  • Bart: Olivér - Nancy

Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Laura (1987) - kantistino
  • Angyalbőrben (televizia serio, 1990–1991) - Lilla
  • Ámbár tanár úr (1998) - kantistino

Fontoj redakti

Referencoj redakti