Marianna Csörnyei
Marianna Csörnyei [ĉornjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csörnyei Marianna estas hungara matematikisto, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2019).
Marianna Csörnyei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1975 (48-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Fazekas Mihály Gimnázium |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
Marianna Csörnyei[1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1975 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Marianna Csörnyei maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi ricevis sian doktorecon (Ph.D.) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1999. Ŝi instruis en la University College London inter 1999-2011 (en la studjaro 2009 ankaŭ en la Universitato Yale). Nuntempe ŝi instruas en la Universitato de Ĉikago kaj ŝi redaktas anglan matematikan revuon. Ŝi faras esploradojn en reala analizo, geometria mezur-teorio kaj geometria ne-linia funkcia analizo. Ŝi pruvis la ekvivalenton de la nulo-mezuraj nocioj de senfinaj dimensiaj spacoj (en:Banach space). Ŝi ricevis premiojn inter 1997-2002.
Elektitaj artikoloj (kun aliaj) redakti
- The Kakeya needle problem and the existence of Besicovitch and Nikodym sets for rectifiable sets (2019)
- Universal singular sets in the calculus of variations (2008)
- On the affine sharpness of hearts density theorem (1998)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-11-02 per la retarkivo Wayback Machine
- anglalingva biografio 2 kun fotoj
- anglalingva biografio[rompita ligilo]