Marianne Böckmann-Maurer

germana esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Marianne Böckmann-Maurer (naskiĝis je la familia nomo Böckmann la  28-an de septembro 1957(nun 1957-09-28), do nun 66-jara) estas germana esperantistino. Ekde la fino de la 1970-aj jaroj, tiam ankoraŭ lernejanino en la malgranda vilaĝo Steinfeld-Mühlen en nordokcidenta Germanio, kie ŝi kunstarigis reton da viglaj vilaĝaj junularaj Esperanto-grupoj, fenomeno tre rara en okcidenta Germanio kie Esperanto kutime viglas aparte en grandaj universitataj urboj, ŝi aktivis en Germana Esperanto-Junularo i. a. kiel estrarano pri internaciaj rilatoj. Post studo ŝi translokiĝis al Geilenkirchen apud Akeno, tie laboras kiel plurlingva sekretariino kaj aktivas en la regiona Esperanto-movado. En Geilenkirchen ŝi edziniĝis al Charlie Maurer kaj ankaŭ la edzon entuziasmigis pri Esperanto. Ekde la 2000-aj jaroj krome ŝi ankaŭ kontribuas al la germanlingva asocio Europa - Demokratie - Esperanto.

Marianne Böckmann-Maurer
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1957 (1957-09-28) (66-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr