Marianne Hainisch
Marianne HAINISCH, fraŭline Perger, (naskiĝinta la 25-an de marto 1839 en Baden, mortinta la 5-an de majo 1936 en Vieno) estis gvidantino de la aŭstria feminismo kaj pionirino por la egalrajteco virina.
Marianne Hainisch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1839 en Baden |
Morto | 5-an de majo 1936 (97-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Edz(in)o | Michael Hainisch (en) |
Infano | Michael Hainisch |
Okupo | |
Okupo | aktivisto pri virinaj rajtoj sufrageto |
La patrino de Michael Hainisch estis ekde 1870 protagonistino por moderna kleriga sistemo kaj laborpostenkreado por virinoj. En 1902 ŝi fondis la Asocion de aŭstriaj porvirinaj societoj (Bund österreichischer Frauenvereine), kiun ŝi unuigis en 1904 al la tutmonda International Council of Women.
Post la morto de Bertha von Suttner en 1914, ŝi gvidis la Packomitaton ene de la Federacio de aŭstriaj porvirinaj societoj.
Ŝi estis patrino de la unua prezidanto de Aŭstria Respubliko, Michael Hainisch.
Feminismo
redaktiŜi unue postulis malfermo al inoj de la klerig- kaj profesieblecojn. Ŝi batalis pro akcepto de knabinoj en ĉiuj klerigaj institucioj, pro ilia allaso al altlernejoj, pro alirebligo de ĉiuj profesio. Ŝi fundamente postulis la juran egalrajton kaj la ŝtatcivitanan egalrajton de virino kaj la rekonon de sama moralo por ambaŭ seksoj. Ŝiaj klopodoj pro egalrajto de virino kulminis en la postulo de reformo de edzecleĝoj. En la batalo pro plibonigo de la moralo ŝi postulis la forigon de tolerataj domoj kaj la reglementadon, kiel ankaŭ la kreon de leĝo pro kontraŭbatalo de seksaj malsanoj.
La akiro de ŝtatcivitana egalrajto ne estis la speciala kordeziro de Marianne Hainisch. Por ŝi, ke la »voĉdonrajto estas la rajto, kiu entenas ĉiujn aliajn rajtojn.«[1].
Ŝi zorgis ankaŭ por plibonigo de la popolsaneco, por vastigo de infan- kaj patrinprotektado.
Ŝi ankaŭ menciindas pro la organizo de la aŭstria patrintago.
Ŝi estis fondinto de »Ligo de Aŭstriaj Virinasocioj«, kion ŝi prezidis dum multaj jaroj. Dum multaj jaroj ŝi ankaŭ estis vicprezidantino de la Internacia Virina Ligo. En 1925 ŝi estis elektita ties honora vicprezidantino.
Unua Mondmilito
redaktiŜi estis honora prezidantino de aŭstria Ruĝa Kruco de Aŭstrio [2]. Dum la Unua Mondmilito ŝi gvidis virinan helpakcion. post la milito ŝi direktis sian prizorgon al malbone nutrataj infanoj kaj maljunuloj. Dum jaroj ŝi disdonis vestaĵojn, nutraĵojn kaj aliajn bezonaĵojn, senditajn el la tuta mondo.
Popolklerigo
redaktiŜia kunlaboro ĉe organizo de popolklerigo estas speciala ĉapitro de ŝia agado, same kiel ŝia iniciato al reformo de la eduko de knaboj kaj al venko de ĉiuj tradiciaj edukadŝablonoj. D
Verkoj
redakti- Die Brodfrage der Frau , (1875)
- Ein Mutterwort über die Frauenfrage, (1891–92, en: Jahresberichte des Vereins für erweiterte Frauenbildung in Wien, almetaĵo)
- Seherinnen, Hexen und die Wahnvorstellungen über das Weib im 19. Jahrhundert, (1896)
- Frauenarbeit, (1911)
- Die Mutter, (1913)
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Verkoj surrete. Arkivigite je 2013-12-15 per la retarkivo Wayback Machine