Maria-Preĝejo de Pirna

(Alidirektita el Mariapreĝejo (Pirna))

La Maria-Preĝejo de Pirna (germane Marienkirche Pirna) estas la protestanta luterana ĉefa paroĥopreĝejo de Pirna. La malfrugotika preĝejo estas unu el la plej grandaj halopreĝejoj de Saksujo. Oni konstruis ĝin komence de la 16-a jarcento. La protektata monumento[1] staras en la malnova urbocentro de Pirna.

Maria-Preĝejo de Pirna
kristana preĝejo [+]

Koordinatoj50° 57′ 44″ N, 13° 56′ 37″ O (mapo)50.962213.9436Koordinatoj: 50° 57′ 44″ N, 13° 56′ 37″ O (mapo)
Poŝtkodo01796 [+]

Maria-Preĝejo de Pirna (Saksio)
Maria-Preĝejo de Pirna (Saksio)
DEC
Lokigo de Saksio en Germanio
Map
Maria-Preĝejo de Pirna

Vikimedia Komunejo:  Marienkirche (Pirna) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Rigardo al la historia urbocentro de Pirna; dekstre la Maria-Preĝejo

Historio kaj priskribo redakti

La malfrugotika, trinava halopreĝejo Sankta Maria en Pirna estis konsturata inter 1502 kaj 1546 sur antaŭa konstruaĵo kaj imponas per sia grandeco. La giganta tegmento de la preĝejo havas per firsto 40 metrojn alta kaj tegmenttrabara alteco da 25 metroj la plej grandan preĝejan tegmentfacon en Saksujo kaj estis novigata en 2004.

La konstruon de la preĝejo komencis konstruestro Peter Ulrich, nomata Peter de Pirna, kaj finis Wolf Blechschmidt, kiu fakte ankaŭ estis arĥitekto de renesancaj domoj. La ŝtonajn galeriojn oni enkonstruis 1571. En 1889/90 arĥitekto donis al la preĝeja interno unuecan formon, kiu fariĝis normdoma por la saksa monumentprizorgo. En 2005 okazis lastaj renovigoj.

Volbo kaj elprentrado redakti

 
Volbo

La tegmenta trabaro estas memapoga kaj ne ŝarĝiĝas sur la suba tegmenta volbo. Tial en la preĝejo oni povis krei unikan retovolbon, kiu – sen konstrustatika funkcio – nur havas ornaman utilon. Ĝin portas ok maldikaj okangulaj pilastroj, kaj ĝi entenas aŭdacajn petolemajn elementojn, ekzemple spiralripojn (maŝoripojn), rabotaĵajn ripojn kaj du branĉoripojn. Super la ĥorejo troviĝas la unika fiŝvezika volbo. En la absido tuj sub la branĉoripoj troviĝas homparo el sabloŝtono nomata „Sovaĝulo kaj Sovaĝulino“. La preĝejo estis finkonstruata per ĉi tiu volbo en la plej malfrua gotiko en 1546 kaj estas per longeco da 65 metroj kaj larĝeco da 35 metroj la tria plej granda halopreĝejo en Saksujo. La meznavo altas 17,80 metrojn, la flanknavoj estas nur 20 centimetrojn pli malaltaj.

Ekde la enkonduko de la reformacio en albertida Saksujo en 1539 la paroĥo estas luterana. Ĉar nur poste oni finkonstruis la volbon, la unua protestanta pastro Anton Lauterbach povis mezurdone partopreni je la planado de la bildprogramo de la elpentrado. Marteno Lutero kaj Filipo Melanĥtono estas figuritaj kiel evangeliistoj Lukaso kaj Marko. Por la volbopentrado per bibliaj scenoj kun latinaj klarigoj el 1544–46 (atribuataj al Jobst Dorndorff, sed realigitaj supozeble de pluraj pentristoj)[2] kiel modelo estus servinta ilustraĵoj de la bibliotraduko de Marteno Lutero, presita 1532 en Wittenberg. Krom tio troviĝas bildigoj de sep virtoj kaj de knaboj. Ĉi-lastaj parte estas enigita en la ornamaĵo, parte ili apartenas al mitaj scenoj kun fabelaj estaĵoj kiel centaŭroj. El ĉi tiuj elstaras du bildigoj, en kiuj armitaj knaboj batalas kontraŭ cikonioj. Cikonioj preskaŭ neniam aperas kiel simboloj. Paralele kun ankaŭ bildigitaj lupoj mitrohavaj, kiuj ŝtelas ŝafojn el la grego de la kredantoj, kiaj ankaŭ troviĝas sur flugfolioj de la reformacia epoko kiel simbolo por la minacado de la protestantaj kredantoj fare de la papismo, la cikonioj eble estus interpreteblaj kiel simboloj por aliaj kontraŭuloj de la luteranisma reformacio, nome la rebaptistoj Nikolaus Storch (en la germana Storch signifas cikonio).[3] Murpentraĵoj el la ekestoperiodo, kiuj primokis la komercon per indulgoleteroj de Johann Tetzel (denaska el Pirna), estis forigataj dum renovigo en 1708 kaj ne plu konserviĝis. La ampleksaj volbopentraĵoj ja esti riparataj dum diversaj renovigoj kaj iomete ŝanĝataj, konserviĝis tamen plejparte laŭ la originalo.[4]

Literaturo redakti

  • Ulrike Gohla: Die Gewölbemalereien der Stadtkirche St. Marien in Pirna. Ein Bilderzyklus der Reformationszeit in Sachsen; Kiel 2009
  • Reinhold Hofmann: Geschichte der Stadtkirche zu Pirna. Festschrift zur Einweihung der Kirche am 27. Oktober 1890. Verlag Eberlein, Pirna 1890.
  • Ernst Heinz Lemper: Evangelische Stadtkirche St. Marien Pirna. Reihe Das christliche Denkmal Bd. 25, Verlag Schnell & Steiner, Munkeno 1991.
  • Fritz Löffler: Die Stadtkirche St. Marien zu Pirna. Berlino 1966.
  • Kuratorium Altstadt e. V. (eldoninto): Pirnaer Hefte – Beiträge zur Stadt- und Regionalgeschichte, Baugeschichte und Denkmalpflege. Heft 4, Pirna 2002.
  • Albrecht Sturm (eldoninto): Die Stadtkirche St. Marien zu Pirna, Pirna 2005, ISBN 3-00-016905-9.

Referencoj redakti

  1. Urba listo de protektataj monumentoj en Pirna, 14-an de aŭgusto 2008, p. 3,
  2. La nomoj de la pentristoj ne estas en la koncernataj urbaj fakturoj. Dokumentite estas nur la komisio por Jobst Dorndorff pro la surpentrado de la baptujo en 1561 (Ulrike Gohla: Die Gewölbemalereien der Stadtkirche St. Marien in Pirna; p. 20–21).
  3. Ulrike Gohla: Die Gewölbemalereien der Stadtkirche St. Marien in Pirna; p. 143
  4. H. Rasche Stadtkirche St. Marien, http://www.kirche-pirna.de/Gebaeude/Stadtkirche-St--Marien/Allgemeines/447d209/

Eksteraj ligiloj redakti