Maria Luiza (Parmo)

la dua edzino de Napoleono Bonaparto
(Alidirektita el Marie-Louise de Aŭstrio)
Ne konfuzu kun: Maria Luiza de Parmo (1751-1819)

Maria Luiza de Aŭstrio, france Marie-Louise d'Autriche, plennome germane Maria Ludovica Leopoldina Franziska Therese Josepha Lucia von Habsburg-Lothringen, arkidukino de Aŭstrio, princino de Hungario kaj Bohemio (naskiĝis la  12-an de decembro 1791(nun 1791-12-12) en Vieno; mortis la 17-an de decembro 1847 en Parmo) estis (progeedza) imperiestrino de la Francoj de 1810 ĝis 1814, poste (reganta) dukino de Parmo kaj Piaĉenco ĝis 1847.

Maria Luiza de Aŭstrio
Dukino de Parmo
Imperiestrino Marie-Louise
Imperiestrino Marie-Louise, pentrita de François Gérard, 1810
Antaŭulo Ferdinando
Sekvanto Karlo la 2-a
Persona informo
Marie-Louise d'Autriche
Marie-Louise von Österreich
Naskiĝo 12-an de decembro 1791 (1791-12-12)
en Vieno, Aŭstrio,  Sankta Romia Imperio
Morto 17-an de decembro 1847 (1847-12-17) (56-jaraĝa)
en Parmo, Duklando de Parmo kaj Piaĉenco
Mortis per malsano vd
Tombo Imperia kripto, Vieno vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Habsburga monarkioFrancio vd
Subskribo Maria Luiza (Parmo)
Familio
Dinastio Habsburgo-Loreno
Patro Francisko la 1-a de Aŭstrio
Patrino Maria Tereza de Napolo
Gefratoj Arkidukino Maria Karolino Ferdinandino de Aŭstrio • Maria Leopoldina de Aŭstrio • Arkidukino Maria Klementino de Aŭstrio • Arkidukino Maria Anno de Aŭstrio • Arkiduko Francisko Karlo de Aŭstrio • Arkiduko Jozefo Francisko de Aŭstrio • Archduke Johann Nepomuk of Austria • Arkidukino Karolino Ludovikino de Aŭstrio • Arkidukino Amalio Terezo de Aŭstrio • Arkidukino Maria Karolino de Aŭstrio • Arkidukino Ludovikino Elizabeto de Aŭstrio • Ferdinando la 1-a de Aŭstrio vd
Edz(in)o Napoleono la 1-a (1810-1821) • Adam Albert de Neipperg (1821-1829) • Charles-René de Bombelles (1834-1847)
Infanoj Napoleono la 2-a
Albertina di Montenuovo
Guglielmo Alberto di Montenuovo
Matilde di Montenuovo
Gustavo di Montenuovo
Profesio
Okupo reganto • edz(in)o de monarĥo • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pliaĝa filino de imperiestro Francisko la 1-a de Aŭstrio, ŝi estis edzinigita en 1810 al imperiestro de la Francoj kaj reĝo de Italio Napoleono la 1-a por sigeli la Traktaton de Schönbrunn (1809) inter Francio kaj Aŭstrio, post la malvenko de Aŭstrio en la batalo de Wagram en 1809.

Nevole irante al la imperia kortego de Tuileries, Marie-Louise baldaŭ komencis aprezi sian novan pozicion kvankam Francoj ne amis ŝin kaj ŝi ne sentis sin hejme en tiu lando, kiu dudek jarojn antaŭe, senkapigis alian aŭstran arkidukinon, nome ŝian praonklinon Marie-Antoinette.

Kiam Napoleono estis venkita de la Sesa Koalicio, Marie-Louise decidis ne sekvi lin en lia ekzilo al insulo Elbo, sed revenis kun sia filo Napoleono la 2-a al la kortego de Vieno. Post la Cent-Tagoj kaj la definitiva malvenko de Napoleono en Batalo de Waterloo, la imperiestrino, por pli bone defendi la aferojn de sia filo, decidis resti fidela al sia devena familio Habsburgo-Loreno. La Viena kongreso konsentis doni al ŝi, en 1815, la duklandon de Parmo, Piaĉenco kaj Guastalla. Ŝi estis nur 24-jaraĝa.

Severe kritikita de la Francoj pro tio ke ŝi forlasis Napoleonon dum la malvenko, Marie-Louise, kiu guberniis dum perturbita periodo, male sukcesis, per klara kaj socia politiko streĉe gvatata de Aŭstrio, esti amata de Parmanoj kiuj nomis ŝin "la bona dukino".