Marie Čumová
Marie Čumová (naskiĝis en 1946) - membrino de ĈEA ekde 1969, honora membrino de ĈEA ekde 2019, aktiva membrino de E-klubo en Svitavy. Ekde 2008 volontula bibliotekistino de la ĈEA-biblioteko, lokigita en Esperanto-Muzeo en Svitavy.
Marie Čumová | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1945 (78-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ŝi enkomputiligis liston de pli ol 19 000 libroj kaj gazetoj, ĉe ĉiu unuo aŭtoron, titolon, tradukiston, eldoniston kaj eldonjaron kaj ĉefe – precizan lokon, kie ĝi estas fizike trovebla sur la bibliotekaj bretoj. Ĉar la libroj estas tro multaj, la urba magistrato disponigis unu grandan ĉambron kiel deponejon en alia urboparto. Tie troviĝas grandaj bretaroj ĉe la muroj kaj kelkaj paralele starantaj meze de la ĉambro. Jam nun ili estas plenaj de skatoloj kun esperantlingvaj libroj. Plie ŝi zorgas ankaŭ pri tiel nomata Libroservo, la asocia librovendejo, kiu funkcias ankaŭ dum la asociaj kongresoj kaj konferencoj.
Eksteraj ligoj
redakti- La biblioteko, kiun Marie Čumová prizorgas Arkivigite je 2019-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Katalogo prilaborata de M. Čumová Arkivigite je 2019-10-17 per la retarkivo Wayback Machine