Claudine Lucie Pauline Huzé, alidire Marie Dubois (naskiĝis la  12-an de januaro 1937(nun 1937-01-12) en Parizo,  mortis la 15-an de oktobro 2014 en Lescar (Pyrénées-Atlantiques)) estis franca aktorino.

Marie Dubois
Persona informo
Naskonomo Claudine Lucie Pauline Huzé
Aliaj nomoj Marie Dubois
Naskiĝo 12-an de januaro 1937 (1937-01-12)
en 15-a arondismento de Parizo, Francilio,  Francio
Morto 15-an de oktobro 2014 (2014-10-15) (77-jaraĝa)
en Lescar
Mortokialo multloka sklerozo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Serge Rousseau
Okupo
Okupo filmaktoro
vdr

Ŝi estis unu el la aktorinoj emblemaj de la franca kino, alternante filmojn de aŭtoroj kaj popularajn filmojn, sed ŝi aperis pli malofte en kino ekde la fino de la 1970-aj jaroj, dum ŝi estis trafita de multloka sklerozo. Inter 2001 kaj 2014, ŝi ekbatalis publike kontraŭ tiu malsano.

Biografio redakti

Ĉe la altlernejo de dramarto de la Blanka strato en Parizo, Claudine Huzé lernis la modernan komedion kaj la klasikajn verkojn. Tuj post la fino de tiuj kursoj, ŝi rolis en pluraj teatraĵoj de diversaj registroj.

Rimarkita en televidaj elsendoj, ŝi estis engaĝita de la filmisto François Truffaut por la filmo Tirez sur le pianiste (Pafu la pianiston) en 1960. Li trovis por ŝi la pseŭdonimon Marie Dubois, en omaĝo al heroino de romano de la verkisto kaj poeto Jacques Audiberti, publikigita en 1952. Dum tiu filmado, la unuaj simptomoj de multloka sklerozo montriĝis, dum ŝi estis nur 23-jara. Ŝi volis forgesi tiun unuan alarmon por roli kun la reĝisoroj de la Franca Nova Ondo. Ŝi rolis en Une femme est une femme (Virino estas virino) de Jean-Luc Godard, Jules et Jim (Jules kaj Jim) de François Truffaut kaj La Ronde (La Rondo) de Roger Vadim.

Ŝi fariĝis ankaŭ populara aktorino en filmoj de Georges Lautner, Henri VerneuilÉdouard Molinaro. En 1964, ŝi estis la filino de Jean Gabin en L'Âge ingrat (La sendanka aĝo), flanke de Fernandel kaj de ties filo Franck Fernandel. En 1965, ŝi rolis en Les Grandes Gueules (La Grandaj Faŭkoj) kun Bourvil kaj Lino Ventura.

En 1966, ŝi aliris vere al la konateco danke al la rolo de Juliette en la komedio La Grande Vadrouille (La Granda vagado) de Gérard Oury, en kiu ŝiaj blondeco kaj bluaj okuloj renversigas la koron de Bourvil. La filmo, granda populara sukceso en tiu epoko, superis la rekordon de la nombro de enirbiletoj en kinejoj. Ŝi retrovis poste Jean-Paul Belmondo en Le Voleur (La Ŝtelisto), sub la direkto de Louis Malle. En 1969, ŝi partoprenis en la internacia distribuo de Gonflés à bloc (Plene sentimaj) kun Tony Curtis, Jack Hawkins, Peter Cook, Bourvil kaj Terry Thomas kie ŝi rolas feministinon flanke de Mireille Darc.

En 1972, la Nacia akademio de kino donis al ŝi la premion de interpreto por ŝia rolo de Alice en Les Arpenteurs (La Termezuristoj). Alia populara sukceso alvenis poste: Vincent, François, Paul... et les autres (Vincent, François, Paul kaj la aliaj) de Claude Sautet en 1974. Ŝi atingis la rekonon de siaj samranguloj en 1978 kiam ŝi ricevis la Cezaron de la plej bona aktorino en duaranga rolo por sia prezentado en la filmo La Menace (La Minaco) de Alain Corneau, en kiu ŝi rolas ĵaluzan virinon.

Post la filmado, ŝia multloka sklerozo retrafis, dudek jarojn post la unuaj alarmoj. Ŝi malakcelis, ekde tiam, sian kinan aktivadon, aperante nur en duarangaj roloj kiel en televido, tiel ankaŭ en kino. En 2001, ŝi ekbatalis publike kontraŭ la multloka sklerozo, atestante en kampanja filmo reĝisorita de Alain Corneau. La 3-an de novembro 2007, ŝi perdis sian edzon Serge Rousseau, agento kaj filmaktoro, kun kiu ŝi estis edziniĝinta ekde 1961, kaj patro de sia filino Dominiko.

Ŝi mortis la 15-an de oktobro 2014 en maljunulejo de Lescar, apud Paŭo. Ŝi estas entombigita en la tombejo de Ville-d'Avray.

Filmaro redakti

Kino redakti

Membiografio redakti

  • J'ai pas menti, j'ai pas tout dit  (Mi ne mensogis, mi ne ĉion diris) (kun la kunlaboro de Claude Mendibil), Plon, Parizo, 2002, 231 p. (ISBN 2-259-19727-2)

Premioj redakti

  • 1972: Nacia Akademio de kino: Premio de interpreto por ŝia rolo de Alice en Les Arpenteurs (La Termezuristoj)
  • 1978: César de la plej bona aktorino en duaranga rolo por ŝia rolo en La Menace (La Minaco) de Alain Corneau

Eksteraj ligiloj redakti