Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Marie GINZOVÁ, naskita kiel Marie DOLANSKÁ (n. 1898 en Čibuz apud Hradec Králové, m. 1990 en Israelo) estis ĉeĥa esperantistino kaj sekretariino.

Marie Ginzová
Persona informo
Naskonomo Marie Dolanská
Naskiĝo 30-an de novembro 1897 (1897-11-30)
en Číbuz
Morto 30-an de novembro 1989 (1989-11-30) (92-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioIsraelo
Familio
Frat(in)o Božena Sklenčková
Edz(in)o Ota Ginz
Infanoj Petr Ginz • Chava‏ Pressburger
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Marie Ginzová naskiĝis en familio de instruisto, kiu mortis en la aĝo de 40 jaroj lasante ŝian patrinon kun kvin infanoj. Maria lernis en komerca lernejo en Hradec Králové. En tiu urbo ŝi laboris kiel sekretariino en asekurfirmao.

Dum Esperanto-kongreso en Prago en 1927 ŝi ekkonis Ota Ginz, al kiu ŝi edziniĝis. En Israelo, kien ili enmigris, ŝi ŝanĝis la nomon al Mirjam. Ili estis la gepatroj de Petr Ginz.

Ŝia fratino Božena Sklenčková kun sia edzo Otto Sklenčka estis gravaj esperantistoj kaj gepatroj de eminenta aktoro Ota Sklenčka.

Tradukoj de Marie Ginzová redakti

  • Ignát Herrmann: Mia kunklasano Tureček (En: Ĉeĥoslovaka antologio, 1935)

Eksteraj ligiloj redakti