Marijah al-Kibtia

unu el la edzinoj de Mohamedo
(Alidirektita el Marijah Al-Kibtia)

Marijah al-KibtiaMaria al-Qibtiyya (m. 637, en araba مارية القبطية) estis edzino de la profeto Mohamedo. Laŭvorte, Marijah al-Kibtia estis alinome de Maria la Kopta, nome kristana sklavino kaj kopta kaj egiptia, kiu estis sendita kiel donaco de Mukaŭkis, nome funkciulo de la bizanca imperio, al Mohamedo en la jaro 628.[1]​ Multaj fontoj asertas, ke ŝi estis nur konkubino.[2] Ŝi estis la patrino de Ibrahim ibn Muhammad, kiu mortis infanaĝe. Ankaŭ ŝia fratino, nome Sirin, estis sendita al Mohamedo kaj tiu proponis ŝin al sia sekvanto Hasan ibn Ṯabit.[3]​ Maria neniam reedziniĝis post la morto de Mohamedo en la jaro 632, kaj mortis kvin jarojn poste.

Marijah al-Kibtia
Persona informo
مارية القبطية
Naskiĝo
en Bizanca imperio
Morto 16-an de februaro 637 (0637-02-16)
en Medino
Tombo Al-Baqi' vd
Religio Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrioislamo vd
Lingvoj arabaegipta vd
Ŝtataneco Raŝiduna Kaliflando vd
Familio
Gefratoj Sîrîn bint Sham'ûn vd
Edz(in)o Mohamedo vd
Infanoj Ibrahim ibn Muhammad vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mohamedo loĝis en adoba hejmo apud la moskeo de Medino, kaj ĉiu el liaj edzinoj havis sian propran adoban hejmon, konstruitan proksime. Al Maria, tamen, oni proponis domon ekster la urba domaro de Medino. Eĉ se ŝi ne estis propra edzino de Mohamedo, oni havigis al ŝi la samajn honorojn kaj respekton kiel al la aliaj edzinoj de Mohamedo, kaj oni nomis ŝin per la sama titolo kiel la edzinoj de Mohamedo, tio estas «patrino de la kredantoj».

Notoj redakti

  1. Ibn, Ishaq. The Life of Muhammad. p. 653.
  2. Ibn, Kathir. «66». Exegesis of Quran.
  3. Reinald Apostolis, Dismas (2011). Maria al-Qitibiyya. DIC Press. p. 144. ISBN 9786134914598.