Marika Rökk
Marika RÖKK (n. la 3-an de novembro 1913 en Kairo; m. la 16-an de majo 2004 en Baden bei Wien) estis germana-aŭstra dancistino, filmartistino kaj kantistino de hungara familio.
Marika Rökk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marie Karoline Rökk |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1913 en Kairo |
Morto | 16-an de majo 2004 (90-jaraĝa) en Baden |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Helenenfriedhof Baden, Lower Austria (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Hungario Germanio Germana Regno Aŭstrio |
Familio | |
Patro | Ede Rökk (en) |
Patrino | Maria Rökk (en) |
Frat(in)o | Ede Rökk (en) |
Edz(in)o | Fred Raul (en) (1968–1985) Georg Jacoby (1940–1964) |
Infano | Gabriele Jacoby (en) ( Georg Jacoby) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro kantisto teatra aktoro |
Biografio
redaktiJunaĝo
redakti- Ŝia denaska nomo estis Marie Karoline Rökk, filino de hungara arkitekto kaj entreprenisto Eduard Rökk kaj de Maria Karoline Charlotte, n. Karoly.
- Marika naskiĝis en Kairo kaj pasigis sian junaĝon en Budapeŝto.
- Marika Rökk lernis tre frue la dancon.
- En jaro 1924 la familio iris al Parizo.
- Marika lernis la dancon ankaŭ de la rusino Rudkovska kaj dancis kun la baleta grupo Hoffmann Girls en la teatrejo Moulin Rouge.
- Poste, Marika estis en Broadway en New York kaj aliaj usonaj urboj.
- En fino de jaro 1929 Marika reiris al Eŭropo kaj dancis kaj kantis en Montekarlo, Cannes, London, Paris kaj Hungarujo.
- Marika dancis en revuoj kaj dancis en 1930 en unua filmo en Britio.
Kariero en filmoj
redakti- En jaro 1934 Marika laboris ĉe Universum Film (Ufa).
- Ŝia unua germana filmo estis Leichte Kavallerie kun Heinz von Cleve, la „bela homo de Ufa“.
- La publiko amas Marikan, multaj filmoj: Es war eine rauschende Ballnacht (kun Zarah Leander) aŭ Kora Terry, faris Marikan eminentulino de tempo.
- En Der Bettelstudent, Gasparone kaj Hallo Janine! Marika kaj Johannes Heesters estis fama paro de germana revua filmo.
Privata vivo
redakti- En 1940 Marika edziniĝis kun la reĝisoro Georg Jacoby. Gabriele Jacoby estis ilia filino.
- Post la morto de Jacoby en 1964, Marika edziniĝis en 1968 al aktoro kaj reĝisoro Fred Raul (1910–1985).
- En Baden ĉe Vieno Marika "havas" straton kun nomo Marika Rökk.
- La tomboj de Marika Rökk kaj de edzo Fred Raul estas en Helenenfriedhof, en Baden (Niederösterreich) Baden ĉe Vieno.
Filmaro
redakti- 1930: Why Sailors Leave Home
- 1930: Kiss me Sergeant
- 1932: Csókolj meg, édes!
- 1935: Leichte Kavallerie
- 1936: Heißes Blut
- 1936: [er Bettelstudent
- 1937: Gasparone
- 1937: Und Du mein Schatz fährst mit
- 1937: Karussell
- 1938: Eine Nacht im Mai
- 1938: Es war eine rauschende Ballnacht
- 1939: Tanzendes Herz (sen fino)
- 1939: Vadrózsa
- 1939: Hallo Janine!
- 1940: Kora Terry
- 1940: Wunschkonzert
- 1940: Zirkusblut (nefinita)
- 1941: Frauen sind doch bessere Diplomaten (la unua germana kolorfilmo)
- 1941: Tanz mit dem Kaiser
- 1942: Hab mich lieb
- 1944: Die Frau meiner Träume (ŝia dua kolorfilmo)
- 1948: Fregola
- 1950: Das Kind der Donau (la unua aŭstria kolorfilmo)
- 1950: Die Csárdásfürstin
- 1951: Sensation in San Remo
- 1953: Die geschiedene Frau
- 1953: Maske in Blau
- 1957: Nachts im grünen Kakadu
- 1958: Bühne frei für Marika
- 1958: Das gab's nur einmal
- 1959: Die Nacht vor der Premiere
- 1960: Mein Mann, das Wirtschaftswunder
- 1962: Die Fledermaus, reĝisoro: Géza von Cziffra
- 1962: Heute gehen wir bummeln
- 1962: Hochzeitsnacht im Paradies
- 1973: Die Schöngrubers (televida serio)
- 1987: Schloß Königswald
Opereto
redakti- 1966 Maske in Blau
- Die Blume von Hawaii
- 1983/84 Ball im Savoy
- 1996 Gräfin Mariza
Muzikalo
redakti- 1968 Hello, Dolly!
- 1978 Die Gräfin vom Naschmarkt
- Die kluge Mama (muzika komedio)
Komedio
redakti- 1986 Das Kuckucksei
Premioj
redakti- 1941 Crux rubra hungarica (honora signo de la hungara ruĝa kruco)
- 1948 premio Bambi
- 1968 premio Bambi
- 1981 Deutscher Filmpreis: orpremio pri longjara kaj bona agado en germana kino
- 1983 honora medalo de la federacia ĉefurbo Vieno (Ehrenmedaille der Bundeshauptstadt Wien) en oro
- 1987 premio Bambi
- 1987 Bayerischer Filmpreis en kategorio "aktoro"
- 1990 premio Bambi
- 1998 honora premio Bambi
Literaturo
redakti- Marika Rökk, Herz mit Paprika. 1974, ISBN 3-548-22543-8
- Marika Rökk, Ursula Meyer: Marika Rökk. 1999, ISBN 3-00-004678-X (Bildo-volumo)