Marika Takács
Marika Takács [takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács Marika estis hungara aktoro, televida prezentisto, televidparolisto. Ŝia origina persona nomo estis Mária, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kazimir Károlyné, ŝia edzo estis Károly Kazimir.
Marika Takács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Takács Mária |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1938 en Reșița |
Morto | 9-an de majo 1997 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Mama kancero |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 2-2-106 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Fáy András Economic High School (en) (–1957) Universitato Eötvös Loránd (–dekjaro de 1960) |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Károly Kazimir |
Infano | Annamária Kazimir (en) |
Okupo | |
Okupo | anoncisto prezentisto |
Marika Takács[1][2] naskiĝis la 25-an de novembro 1938 en Reșița (Rumanio), ŝi mortis la 9-an de majo 1997 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMarika Takács apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1957. Ĝuste tiam startis publika dissendo de la Hungara Televizio, oni trovis ŝin konvena kiel televizia parolisto kaj prezentisto. Ŝi eklaboris, dum ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Kelkfoje ŝi havis kelkajn filmajn rolojn, tamen ŝia populareco estis granda, ja tiutempe nur sola televizio ekzistis en Hungario. Ŝi ricevis premiojn inter 1973-1995 kaj en 1998 ŝi iĝis postmorta eterna membro de la televizio. Ŝi edziniĝis kaj naskis malfrue filinon en sia aĝo 42, ŝi mortis frue pro kancero.
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Szerelem csütörtök (1959) - Éva (edzino)
- Patyolat akció (1965) - televizia parolisto
- Gyula vitéz télen-nyáron (1970) - televizia parolisto
- Zenés TV színház (televizia serio, 1974; 1985) - televizia parolisto
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto (2004)