Marina de Cudeyo [maRIna dekuDEĝo] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Trasmiera.

Marina de Cudeyo
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39719
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 148  (2023) [+]
Loĝdenso 181 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 25′ N, 3° 45′ U (mapo)43.420555555556-3.7541666666667Koordinatoj: 43° 25′ N, 3° 45′ U (mapo) [+]
Alto 25 m [+]
Areo 28,37 km² (2 837 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Marina de Cudeyo (Kantabrio)
Marina de Cudeyo (Kantabrio)
DEC
Marina de Cudeyo
Marina de Cudeyo
Situo de Marina de Cudeyo
Marina de Cudeyo (Hispanio)
Marina de Cudeyo (Hispanio)
DEC
Marina de Cudeyo
Marina de Cudeyo
Situo de Marina de Cudeyo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marina de Cudeyo [+]
vdr
Municipa teritorio de Marina de Cudeyo, nordoriente de Kantabrio.

Geografio redakti

 
Strando de Pedreña. Fone Santandero.

Ĝi limas norde kun Ribamontán al Mar kaj la Golfo de Santandero, oriente kun Ribamontán al Monte, Entrambasaguas kaj la alfluejo de la rivero Miera, konata kiel rio de Cubas, sude kun Medio Cudeyo kaj okcidente kun El Astillero separata per la rio San Salvador. Ĝi estas je 5 km de Santandero, sude de la Golfo de Santandero.

Iam la areo de Marina de Cudeyo estis pli malgranda, ĉar oni akiris teron el maro pere de malgrandaj digoj, kaj tio iĝis etendaj kampoj kaj herbejoj, dediĉitaj al brutobredado; tial malabundas arbaroj. Ĉe Pontejos, en la golfo, estas la insulo Pedrosa, aktuale hejmo de malsanulejo por rehabilitado de drogodependuloj.

Ĝi estas bone komunikita ĉefe pro la Aŭtoŝoseo de la Kantabra Maro, fervojo kun kelkaj stacioj en la municipo, kaj boatoj al Santandero, Pedreña kaj Somo, tre populara ĉefe somere. Ankaŭ la haveno kaj flughaveno de Santandero estas tre proksimaj.

Demografio redakti

Por areo de 28,37 km² estas 5 186 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 5 186 loĝantoj estas distribuataj en jenaj ok loĝlokoj: Agüero, Elechas, Gajano, Orejo, Pedreña, Pontejos, Rubayo (ĉefurbo) kaj Setién.

Marina de Cudeyo kreskiĝis laŭlonge de la 20-a jarcento, ĉar la municipo estas ene de la ĉirkaŭurbaro de Santandero kaj ties loĝejoj estas pli malmultekostaj. Fakte ĝi duobligis sian loĝantaron dum la jarcento. Entrambasaguas estas bone komunikita kun Santandero kaj aliloke.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2005
2.435 2.947 3.383 3.939 4.295 4.589 4.946 4.747 4.563 4.576 4.765 5.000

Fonto: INE

Historio redakti

 
Preĝejo de Agüero.

Estas restaĵoj de Prahistorio kaj de epoko de Romia Imperio kaj Mezepoko. La plej frua mencio de loĝlokoj de tiu municipo estas de 1351: nome de Agüero kaj Elechas, apartenantaj tiam al Pedro González de Agüero el Bueno.

En la Moderna Epoko, oni konstituis komunumaron Junta de Cudeyo, formita per tri "trionoj", el kiuj la teritorio nomita "Tercio de la Marina" estis la ĝermo de la aktuala Marina de Cudeyo. Tiu Junta integrigis en la komunumaro Merindad de Trasmiera.

En 1753, laŭ la Catastro del Marqués de la Ensenada, la loĝloko Pontejos estis ligita al senjorlanda jurisdikcio kaj en la 18-a jarcento oni kreis la unuajn industriajn entreprenojn, bazitajn sur fiŝkaptado, kiuj estis konstruitaj sur tero akirita el maro.

Heredo redakti

De ĝia heredo elstaras du Havaĵoj de Kultura Intereso, nome:

  • Turo de Gajano, kun kategorio de monumento.
  • Loĝloko Agüero, kun kategorio de historia ensemblo.

Krome, estas tri katalogitaj havaĵoj nome jenaj:

  • Palaco kaj preĝejo de Setién.
  • Konstruaĵo de la 17a-18a jarcentoj de Pedreña.

Ekonomio redakti

La unuaranga sektoro, iam hegemonia, nun malpliiĝis ĝis 9,6% de la laboristaro, ĉefe dediĉita al brutobredado de bovinoj; industrio ekgraviĝis el 1966, post la konstruado de la ponto super la rio San Salvador, kiu konektas tiun municipon kun El Astillero kaj kun la ĉefaj komunikvojoj. Hegemonias la tria sektoro ĉefe ligita al turismo, strandoj kaj golfo (sporto).

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti