Marinus van Reymerswale

Marinus Claeszoon van REYMERSWALE (Reimerswaal, ĉirkaŭ 1489 - probable en Goes, ĉirkaŭ 1546/1556) estis flandra pentristo.

Marinus van Reymerswale
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1490 (1490-01-01)
en Reimerswaal
Morto 1-an de januaro 1546 (1546-01-01) (56-jaraĝa)
en Goes
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Habsburga Nederlando
Alma mater Malnova universitato de Loveno
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj St Jerome in his study
The Moneychanger and His Wife
vdr

Oni scias malmulte pri lia deveno; ŝajne lia nomo Reymerswaele estas nur aludo al la devenloko, kion li uzis ĝis 1540. Oni sugestis, ke eble li estis filo de iu pentristo Nicolaes van Zierikzee el Antverpeno. Ŝajne li studis ion en la Universitato de Loveno. Evidentiĝas influoj el Quinten Matsijs, kun kiu li kunhavas komunajn temojn, pro kio oni supozas, ke li iom vivis en Antverpeno, eble eĉ laborante por la ateliero de Matsijs nur por mallonge, dum plej parto de liaj verkoj estis farita en lia devenrregiono Zelando.

La monŝanĝisto kaj lia edzino, de Marinus van Reymerswale.

La konataj pentraĵoj de Marinus temas pri malgranda nombro de temoj: la nomitaj monŝanĝistoj kaj impostokolektistoj okupitaj en financaj agadoj, la advokatoj kaj kelkaj malmultaj temoj de la Nova Testamento, rilataj ankaŭ kun la unuaj temoj, krom kelkaj pri Sankta Hieronimo. El kelkaj temoj oni konas multajn versiojn kaj kopiojn, ekzemple ĝis ses dek de la impostokolektistoj.

Oni spekulativis pri la tialo de tiaj temoj kaj oni rilatigas tion ĉu al mendoj de la koncernaj profesioj ĉu al la kondamno de la uzuro fare de la katolika eklezio; fakte en kelkaj kolektoj la titolo estas negativa ekzemple parolante pri avaruloj aŭ judoj, kiuj fakte ja rajtis pruntedoni.

Bibliografio redakti