Mario (videoludo)

fikcia viro en videoludoj de Nintendo

Mario estas la plej fama fikcia lud-rolulo de Nintendo kaj unu de la Super Mario Fratoj. Li estas itala (aŭ itala-usona laŭ aliaj bildigoj) tubisto kiel sia frato Luigi kaj ege ofte portas ruĝajn ĉemizon kaj ĉapon kaj bluan ŝelkpantalonon kaj kiu plejparte vivas en la fikcia Funga Reĝlando (angle Mushroom Kingdom). Mario fasoniĝis per Mijamoto Ŝigeru kaj aperas ĝenerale en platformludoj (frua tipo de videoludoj kie roluloj saltas supren kaj malsupren inter horizontalaj platformoj).

Mario
Mario kaj princino Peach en rolkostumado
Mario kaj princino Peach en rolkostumado
fikcia homo • rolulo de japana bildliteraturo • rolulo de japana movbildo • fikciulo en televida serio • rolulo en fantasta filmo • rolulo de videoludo • maskoto • Mario franchise character • Donkey Kong character • movbilda persono
Kreita de Nintendo
Verko videoluda serio "Mario" aŭ "Super Mario"
Rolita de Lou Albano, Bob Hoskins
Voĉigita de Charles Martinet (angle, 1991-2023)
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Eble sama Dr. Mario
Sekso vira
Nacieco Ĉampinjona Reĝlando • Usono
Ekipita per ĉapo, ŝelkpantalono, ŝuo, ganto
Povoj ĵeti sian ĉapelon kaj enpersoniĝi en aliajn ludfigurojn
Loĝloko Mushroom Kingdom ("Funga Reĝlando")
Okupo tubisto
Gefratoj Luigi
Kunulo Princino Peach • Pauline
Amikoj Princino Peach, Joŝi, Sonic
Malamikoj Donkey Kong, Bowser (ĉefmalamiko)
vdr

Donkey Kong redakti

Lia debuto estis kiel protagonisto en la videoludo Donkey Kong, frua platformludo. Mario, tiam nomita Jumpman, devis plenumi ekranojn plenajn de malamikoj kaj aliaj danĝeroj. Sur pinto de ĉiu ekrano staris ĉefa malamiko, la granda simio Donkey Kong. La celo estas savi la Lady ("damo"), kies nomo poste estos "Pauline".

La ludo kritikiĝis por sia seksisma rolaro, notinde la damsel in distress ("endanĝerata dameto"). Multaj platformludoj kaj ankaŭ aliaj agoludoj poste uzis tiun stereotipon.