Mario Magdaleno Postel

Marie-Madeleine POSTEL (origine: Julie Postel; naskiĝinta la 28-an de novembro 1786 en Barfleur en la arondismento de Cherbourg, mortinta samarondismente en Saint-Sauveur-le-Vicomte la 16-an de julio 1846) estis franca ordenfondintino kaj pedagogino. Ŝia sanktuliĝo estis en 1925, la memortago estas la 16-a de julio.

Mario Magdaleno Postel
Persona informo
Naskonomo Julie Françoise Catherine Postel
Naskiĝo 28-an de novembro 1756 (1756-11-28)
en Barfleur
Morto 16-an de julio 1846 (1846-07-16) (89-jaraĝa)
en Saint-Sauveur-le-Vicomte
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo monaĥino • fondinto
vdr
Vitralo en Saint-Sauveur-le-Vicomte

Vivo redakti

La filino de ŝnurfaranto bone trejnitis dumjunece ĉe la benediktaninoj de Valognes. En tiu tempo iĝis klare al ŝi ke ŝia propra spirita vojo estos ekstere de tiu ordeno. Ŝi pli favoris komunumon vivantan el la fruktoj de la manlaborado. Post la reveno en la naskiĝvilaĝo ŝi fondas surloke hejman lernejon por knabinoj el malriĉaj familioj. La instruadon ŝi faras laŭ la modelo de la franca reformpedagogo Jean-Baptiste de La Salle kiu intence rezignis pri tiam normalaj edukadaj punoj. Dum la krudelaj tempoj de la Franca Revolucio Postel kaŝas persekutitajn animzorgantojn helponte ilin fuĝi en Anglion sur boatoj. La konsekritajn hostiojn ŝi konservas sub ujo ĉe la ŝtuparo. Krome ŝi ade instruas infanojn kaj preparas ilin je la sankta unua komunio.

Ordenfondo redakti

Kiam ŝi estis 51-jara ŝi kredas ke la momento ĝustas por fondi propran komunumon, kiun ŝi nomis "Filinoj de mizerikordo". Tri jarojn pli malfrue mortonta infano jam estis antaŭvidinta ke la komunumo, malgraŭ malfacilaj komencoj, estis ĉe la morto de Postel la pli granda ordeno en la Episkoplando de Coutances.

Serĉante lokojn taŭgajn la aninoj ĉiam denove repuŝitis: kaj pastroj kaj sekularaj instancoj ofte harmoniis en la reĵeto de la modernaj postel-aj instrumetodoj timante memkompreneble ankaŭ konkurencon malbonvenan. Krome pluraj monakinoj mortis pro dumjardekaj migradoj kaj novaj junulinoj malfacile rekrutiĝis. Sed rezigno fremdis al Postel kiu diris unufoje: "Mi eĉ irus ĝis la finoj de la mondo por gajni unu homon por Kristo".

En 1832 finfine Postel akiris la ruinon de la iama benediktana monakejo St. Sauveur-le-Vicomte. Laŭ la modelo de la unuaj kristanoj la sinjorinoj starigas el ĝi propran preĝejon, ankaŭ Postel mem helpas. La loĝejoj ankaŭ rekonstruitis kaj la ĝardenoj, malgraŭ malfacilaĵoj. Kiam la sonorilturo terenfalis post ŝtorma nokto en 1842 oni rekonstruas ĝin neŝanceliĝante.

Je la morto de Postel la komunumo havis jam 37 filiojn kun 150 monakinoj kaj 20 novicinoj - la profetaĵo de la infano tiel plenumitis.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Abbé Victor Postel: Vie de la Mère Marie-Madeleine, Lille 1881, interrete
  • Eugène Viel: La Révérende mère Marie-Madeleine née Julie Postel, Paris 1875, interrete
  • Collectif, Vie et Vertus de la Bienheureuse Julie-Françoise-Catherine Postel appelée en religion Mère Marie-Madeleine, Fondatrice et première supérieure générale de l'Institut des Sœurs des Écoles Chrétiennes de la Miséricorde, Abbeville, Paillart, 1908.
  • Pierre de Crisenoy, Sainte Marie-Madeleine Postel, Paris, Bonne Presse, 1938.
  • Georges Grente, Une Sainte normande, Marie-Madeleine Postel, Paris, Bonne presse, 1945.
  • Abbé François-Augustin Delamare, Vie édifiante de la très honorée supérieure Marie-Madeleine, née Julie Postel, reeldono 2005, ISBN 2-8437-3726-5

Eksteraj ligiloj redakti