Marion Bélisle

svisa muzikinstruisto kaj esperantisto

Marion Bélisle naskiĝis en 1975. Ŝi estas svisa muzikinstruistino (diplomiĝinta pri violonĉelo) kaj esperantistino. Interalie ŝi de 1993 ĝis 1997 estis estrarano pri financoj de TEJO, kaj ekde 1991 plurajn jarojn estis prezidantino de la svisa landa sekcio de TEJO, Junularo Esperantista Svislanda. Ŝi lernis esperanton en la Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds, Svislando, kiam ĝi ankoraŭ estis sub la gvidado de Claude Gacond. Ŝi havas du filojn je nomo Romain, naskiĝinta en 1998 kaj Samuel, naskiĝinta en 2002, kiuj estas denaskaj esperantistoj.

Marion Bélisle
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de decembro 1975(nun 1975-12-21) (48‑jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj JES
TEJO
vdr