Mariovalo (Eisenach)

Mariovalo (germane: Mariental) nomiĝas strato kaj valo en Eisenach, Germanujo. La strato estas parto de la landa ŝoseo B 19 portante la nomon de la valo tra kiu ĝi kondukas en direkto norda-suda. Ĉar per tio fariĝas kontinuigo de Wartburg-aleo temas pri gravega enireja/elireja stratego por la ajzenaĥanoj en la direkto de Suda Turingio.

Karto de Mariovalo sur informadtabulo en Eisenach

Konduko redakti

La Strato Mariental ekas en la suda kvartalo de Eisenach ĉe la almonta strato je Wartburg-kastelo kondukante suden ĝis la limo de Eisenach proksime de la Drako-gorĝo antaŭ Hohe Sonne. Paralele fluas la rojo Marienbach kiu subfluas la landan ŝoseon ĉe la urba enirejo.

Konstruaĵoj redakti

La plej markanta konstruaĵoj mariovala estas la artefarita Lageto de la princoj; la norda parto krome gastas multajn vilaojn de la monumentprotektita ajzenaĥa suda kvartalo (Eisenacher Südviertel) kiuj unu post la alia paralele al la strato troviĝas supre sur la montetoj. Per la (iamaj) tre ŝatataj ekskursrestoracioj Phantasie und Sophienaue la strato servis kaj servas al la infrastrukturo turisma. Flanke troviĝas multaj parkejoj.

Inter 1897 ĝis 1953 cirkulis tramvojlinio (kronologie la unua!) ĝis Mariovalo.

La ora mo redakti

 
La ora mo

De diversaj punktoj el la ajzenaĥa suda kvartalo kaj el Wartburg videblas en la meza Mariovalo en meza alteco monumenta orumita mo. Tiu ĉi litero signifas Marion, la antaŭnomon de la granddukino Maria Pavlovna Romanova (Saksio-Vajmaro), por kiu nomitis la Mariovalo. En 1805 martelenigitis mo de 6,5 metroj ĉe la eosta montego de Mariovalo malsupre de la malposta Breitengescheid; la solena inaŭguro estis okaze de ŝia ekregadvizito en Eisenach. Ĝis la 1940-aj jaroj la mo bonege rekoneblis dume ĝi ne flegitis dum la GDR-tempo. Ekde 2004 ĝi rebrilas.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Pressemitteilung der Stadtverwaltung Eisenach vom 24.6.2004