Mariska Káldi
Mariska Káldi [mariŝka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Káldi Mariska estis hungara operkantisto, operetkantisto (soprano), primadono. Ŝia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Platz Mária Franciska, kiun ŝi ŝanĝis al Káldi Mariska. Mariska estas karesnomo de Maria, malofte ŝia familia nomo estis Káldy [kAldi].
Mariska Káldi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Platz Mária Franciska |
Naskiĝo | 23-an de junio 1874 en Pécs |
Morto | depost 1919 |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1889–1890) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Jenő Virányi (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | operetkantisto operkantisto ![]() |
Mariska Káldi[1] naskiĝis la 23-an de junio 1874 en Pécs, ŝi mortis depost 1919.
Biografio
redaktiMariska Káldi akiris diplomon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzika- kaj Teatra Akademio, krome ŝi ricevis kantoteknikajn lecionojn de Gyula Káldy. (Honore al Káldy ŝi prenis tiu ĉi nomon.) Ŝi debutis en Népszínház en 1892. Post jaro ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis Hungara Teatro en Kassa, Unua hungara konstanta teatro en Kolozsvár, pli poste aliaj provincaj urboj. Baldaŭ ŝi retiriĝis kaj pri la posta vivtempo mankas informoj. Ŝi edziniĝis en 1903, ŝi divorcis en 1919.
Ŝia opera repertuaro (elekto)
redakti- Charles Gounod: Faŭsto — Margit
- Fromental Halévy: La judino –
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana -
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann -
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore –
- Un balo in Maschera –
- H. Wittmann: A szegény Jonathán - Hariett
Ŝia opereta repertuaro (elekto)
redakti- Jenő Huszka: Bob herceg - ina ĉefrolo
- Johann Strauß (filo):
- Die Fledermaus - Rosalinda
- The Gypsy Baron - Arzena; Saffi