Mariska Veres, (naskiĝis la 1-an de oktobro 1947 en Hago, Nederlando, mortis la 2-an de decembro 2006 en Hago, Nederlando) estis nederlanda kantisto, plej konata kiel membro de la grupo Shocking Blue. Veres aperis kun karbonigra okulŝminko kaj fluanta longa hararo (peruko).

Mariska Veres
Persona informo
Naskonomo Maria Elizabeth Ender
Aliaj nomoj Mariska Veres
Naskiĝo 1-an de oktobro 1947 (1947-10-01)
en Hago, Sud-Holando,  Reĝlando de Nederlando
Morto 2-an de decembro 2006 (2006-12-02) (59-jaraĝa)
en Hago, Sud-Holando,  Reĝlando de Nederlando
Mortokialo galvezika kancero
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo kantisto
vdr
Murpentraĵo de Mariska Veres en Hago

Ŝia patro, Lajos Veres, estis hungara cigana muzikisto; ŝia patrino naskiĝis en Germanio de german-francaj gepatroj.

La kantkariero de Mariska Vere komenciĝis en 1963 kun la gitargrupo Les Mysteres. Ŝi tiam partoprenis tiun nombron da grupoj antaŭ ol ŝi estis ofertita en 1968 por komenci en Shocking Blue. En 1969/1970 la grupo havis sian internacian sukceson kun la kanto "Venuso".

Shocking Blue disiĝis en 1974; poste, Veres daŭrigis solokarieron antaŭ reunuigi la grupon en 1984. En 1993, Veres aliĝis al la ĵazgrupo The Shocking Jazz Quintet. Inter 1993 kaj 2006, ŝi aperis en alia eldono de Shocking Blue.

Mariska Veres mortis pro galvezika kancero la 2-an de decembro 2006 en la aĝo de 59, nur tri semajnojn post kiam la malsano estis detektita.

Diskografio redakti

Unuopaĵoj redakti

  • 1975 "Take Me High/I Am Loving You" (Pink Elephant, Polydor, Decca)
  • 1976 "Tell It Like It Is/Wait Till' I Get Back to You" (Pink Elephant, Polydor)
  • 1976 "Loving You/You Showed Me How" (Pink Elephant)
  • 1977 "Little by Little/Help the Country" (Pink Elephant)
  • 1978 "Too Young/You Don't Have to Know" (Seramble)
  • 1978 "Bye Bye to Romance/It's a Long Hard Road" (CNR)
  • 1980 "Looking Out for Number One/So Sad Without You" (CNR)
  • 1982 "Wake Up City/In the Name of Love" (EMI Records)

Albumoj redakti

  • 1993 Shocking You (Red Bullet), albumo de Mariska Veres Shocking Jazz Quintet
  • 2003 Gipsy Heart (Red Bullet), albumo de Mariska Veres & Ensemble Andrei Serban

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti