Marit van Bohemen (Wormerveer, 16-an de septembro 1971) estas nederlanda prezentistino kaj aktorino.

Marit van Bohemen
Marit van Bohemen
Marit van Bohemen
Persona informo
Naskiĝo 16-a de septembro 1971
en Nederlando Wormerveer, Nederlando
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Profesio
Okupo televida prezentisto • televida aktoro • prezentistoaktoro vd
Aktiva dum 1994 - nuntempe
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Post ŝia mezlerneja tempo ŝi trapasis la teatrolernejon je la Altlernejo por belartoj en Utrecht, kie ŝi en 1994 sukcesis por la aktorina diplomo.

Dum kelkaj jaroj ŝi prezentis la infanprogramon Boogie Woogie (Bugio) por la infanstacio Kindernet (Infanreto). Post tio ŝi interalie rolis en televid-serioj kiel Costa (Marbordo) kaj Onderweg naar morgen (Survoje al morgaŭ). Ŝi ankaŭ konatiĝis pro la rolo de flegistino de Gert-Jan Dröge (Gaat het alweer een beetje, meneer Dröge?) (Ĉu vi jam denove iom bonfartas, sinjoro Dröge?).

Por la radio Van Bohemen aŭdeblis kiel kunprezentistino je Radio Veronica kaj City FM. De 2004 ĝis 2008 ŝi prezentis la programon CampingLife (Kampadeja vivo) kiu elsendiĝis je RTL 4. Tio ŝi prezentis kune kun Sander Janson, kiu ankaŭ dum kelka tempo estis ŝia (kor)amiko. Ekde 2008 ŝi prezentis kune kun Dolores Leeuwin la Teleacprogramon Knoop in je Zakdoek (Nodo en via naztuko).

Je la 26-a de januaro 2009 konatiĝis ke Van Bohemen ĉefrolos kiel Solange en la nova sezono de la dramoserio Voetbalvrouwen (Futbalistedzinoj). En la aŭtuno de 2009 ŝi prezentis la programon De Taalmeester (La lingvomastro) por Teleac, .

En 2011 ŝi rolis kiel Tineke la adoptopatrino de Thomas en Het Huis Anubis en de Vijf van het Magische Zwaard (La domo Anubis kaj la kvinopo de la magia glavo). Komence de 2012 ŝi estis kandidato en Wie is de Mol? (Kiu estas la talpo?). Ŝi estis la kvara elimiĝinto.

Van Bohemen havas filinon Jacky (2008) kaj divorcis en 2015 de Steven Pengel.[1]

Referencoj redakti

  1. Dochter voor Marit van Bohemen, NU.nl, 2-an de aŭgusto 2008

Eksteraj ligiloj redakti