Maritza Gutiérrez González

(Alidirektita el Maritza Gutiérrez)

Maritza Gutiérrez González (nask. 1960) estas kuba esperantistino, ĵurnalistino, diplomito pri ekonomiko en la Havana Universitato. Ekstudis Esperanton en 1979 kaj aktivis ekde 1981 kiel esperanto-instruisto, ekde 1985 kiel estrarano en la landa asocio en la informa fako. Ŝi respondecas pri esperanto-elsendoj de Radio Havano Kubo Kubo ekde 1988. Komence de 2019, ŝi aniĝis en la Akademio de Esperanto por 9-jara oficperiodo.

Maritza Gutiérrez González
Persona informo
Naskiĝo 1960
en Havano, Kubo
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Kubo
Nacieco kubanino
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo ĵurnalistino
vdr

Invitite de la koncernaj landaj asocioj, ŝi prelegturneis en Francio, Germanio kaj Svedio pri Esperanto kiel lingva komunikilo, rolo de la landaj asocioj kaj aliaj temoj kiel Esperanto en la radio en 2006-2007. Kunordiganto de la Amerika Komisino (2007-2010), ŝi estis estrarano de UEA pri landa agado de 2004 ĝis 2007. Denove elektita UEA-estrarano pri landa kaj regiona agado por trijara mandato en 2010. Ŝi nuntempe estas prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio.

Ŝi organizis plurajn e-renkontiĝojn kiel Esperanto-88, membro de la LKK de la UK 1990 kaj UK 2010, TAKE 2004 kaj 2010, naciaj kongresoj kaj pluraj Kuba Esperanto-Renkontiĝoj.[1]

Referencoj redakti

  1. Nacia bultenoPDF (2,11 MB) Esperanto.cu #1_2018

Eksteraj ligiloj redakti