Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Marius Dyglys (naskiĝis la 6-an de julio 1983 en urbo Naujoji Akmenė, Litovio) estas litova katolika pastro.

Marius Dyglys
Persona informo
Naskiĝo 6-a de julio 1983
en Naujoji Akmenė
Lingvoj Esperanto
Nacieco litova
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1998
vdr

Li studis teologion en katolika pastra seminario en urbo Telšiai. Ĝin finis en 2008. Nun li estas paroĥestro kaj loĝas en litova urbeto Kurtuvėnai. En 2004 li partoprenis en kongreso de IKUE en Kretinga, kongreso de TEĴA en Vilnius, en 90-a Universala Kongreso en Vilnius, en 100a Universala Kongreso en Lillo kaj UK 2016 en Nitra.

Li eklernis Esperanton en 1998 kaj sekvontjare ekaktivis en la E-movado. Marius Dyglys partoprenis en Baltiaj Esperanto-Tagoj de la 1999-a jaro kaj aliaj E-renkontiĝoj en Litovio, Latvio kaj Estonio.

Li membras ĉe Universala Esperanto-Asocio kaj tradukas artikolojn por la esperantlingva Vikipedio.