Mariveles, - tagaloge Bayan ng Mariveles - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bataano. La urbego konsistas el 18 distriktoj.

Larĝa panoramo pri Mariveles
Larĝa panoramo pri Mariveles
Mariveles
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 2105
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 149 879  (2020) [+]
Loĝdenso 974 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 26′ N, 120° 29′ O (mapo)14.433333333333120.48333333333Koordinatoj: 14° 26′ N, 120° 29′ O (mapo) [+]
Alto 96 m [+]
Areo 153,9 km² (15 390 ha) [+]
Mariveles (Filipinoj)
Mariveles (Filipinoj)
DEC
Mariveles
Mariveles
Situo de Mariveles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mariveles [+]
vdr
Urbodomo de Mariveles

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Mariveles situas en meza okcidenta parto de la insulo en la suda pinto de la duoninsulo Bataano ĉe la samnoma golfo Mariveles kaj sur piedoj de la samnoma monto Mariveles [1]. Areo de la 18 distriktoj kovras paŝtejojn (69%), arbarojn (19%), agrikulturajn terenojn (6%) kaj kvartalojn, industriajn lokojn. Balanga (Filipinoj) troviĝas 29, ĉefurbo Manilo 55 (sed laŭvoje 164), Kezonurbo 69, Legazpio (Albajo) 381, Laoag 421, Puerto Princesa 556, Cebuurbo 591, Tacloban 604, Zamboanga 855, Dabao 993, General Santos 1058 kilometrojn (aere) [2].

 
Marborda promenejo en Mariveles

Historio redakti

Franciskana monaĥo fondis la vilaĝon - tiam nomata Camaya - en 1578. Administre ĝi apartenis al alia municipo. En 1754 Mariveles estis deklarita sendependa komunumo. Usono havis la areon inter 1898-1946. En tiu periodo Usono establis ĉe Mariveles mararmean bazon, kiu kapitulacis al la japana imperia armeo en 1942. La japana dominado finiĝis en 1945. Mariveles atingis la internacian klasifikadon grandurbo (pli granda ol cent mil loĝantoj) en la 2000-aj jaroj.

Ekonomio redakti

La lokaj okupiĝoj estas la fiŝkapto kaj urbaj servoj.

 
Akademio de Mariveles

Religio kaj eduko redakti

La loĝantoj plejparte estas katolikoj. En Mariveles politeknika universitato kaj mara akademio funkcias.

Trafiko redakti

Mariveles estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭdirekte. La urbego havas maran havenon por malgrandaj pramoj fiŝkaptistaj ŝipetoj. La pramo atingas Manila dum 40 minutoj. Enurbe motorizitaj tricikloj kaj busetoj trafikas.

Klimato redakti

Mariveles situas en la savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 1326 mm, sed inter majo kaj oktobro pli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Preĝejo en Mariveles

Vizitindaĵoj redakti

Distriktoj redakti

  • Alas-asin
  • Alion
  • Batangas II
  • Cabcaben
  • Lucanin
  • Baseco
  • Poblacion
  • San Carlos
  • San Isidro
  • Sisiman
  • Balon-Anito
  • Biaan
  • Camaya
  • Ipag
  • Malaya
  • Maligaya
  • Mt. View
  • Townsite

Fontoj redakti