Marja Ilmatar Väisälä

finna instruisto kaj astronomo

Marja Ilmatar VÄISÄLÄ (naskiĝis la 9-an de majo 1916 en Helsinko, mortis la 21-an de majo 2011 en Turku) estis finna instruisto kaj astronomo, filino de la finna astronomo Yrjö Väisälä. En 1950 ŝi fondis lernejon en Swakopmund (Namibio) kaj estis ties unua instruistino.

Marja Ilmatar Väisälä
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1916 (1916-05-09)
en Helsinko
Morto 21-an de decembro 2011 (2011-12-21) (95-jaraĝa)
en Turku
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Patro Yrjö Väisälä
Okupo
Okupo astronomoinstruistoesperantisto
vdr

Post sia diplomiĝi, ŝi komencis kiel helpantino de sia patro. En 1949 ŝi iris en Afrikon por instrui pri matematiko kaj astronomio la gefilojn de la finnaj misiistoj de la Finna Evangeliisma Luteranisma Mission ; ŝi fondis en 1950 la Finnan Lernejon de Swakopmund en Namibio. En 1952 la lernejo transloĝiĝis en Vineta, nordan antaŭurbon de Swakopmund.

Post la morto de sia patro, ŝi revenis en Finnlandon en 1972 por prizorgi sian maljunan patrinon.

Laŭ Minor Planet Center, ŝi malkovris 2 asteroidojn[1] la 14-an de septembro 1942.


Asteroidoj malkovritaj : 2
1718 Namibia 14-a de septembro 1942
2437 Amnestia 14-a de septembro 1942

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti