Marjovskij (distrikto)

La distrikto de MarjovoMarjovskij distrikto (ruse Марёвский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la vilaĝo Marjovo.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 4042 homoj.[2]

distrikto de Marjovo
ruse: Марёвский район
distrikto de la Novgoroda provinco
La pejzaĝa parko "Ĥlebalovo" en la distrikto Marjovskij
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro Marjovo
Areo 1 818,70 km² (181 870 ha)
Loĝantaro 4 042 (2020)
Denseco 2,22 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 81663x-xx-xx
OKATO 49 223 000 000
La distrikto de Marjovo sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Marjovo sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Marjovo sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Maryovsky District
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

Geografio redakti

La distrikto de Marjovo situas sude de la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 1818,70 km².[3] Arbaroj okupas preskaŭ 75 procentojn (1361,5 km²) da la distrikta areo, marĉoj – preskaŭ 8 (142,23 km²) procentojn.[1]

Nord-oriente kaj norde la distrikto de Marjovo najbaras kun la distrikto de Demjansk, nord-okcidente – kun la distrikto de Staraja Russa, okcidente – kun la distrikto de Poddorje, sud-okcidente – kun la distrikto de Ĥolm, sude kaj sud-oriente – kun la Tverja provinco.[1]

La plej granda rivero de la distrikto estas Pola.

Klimato redakti

En la distrikto de Marjovo la averaĝa temperaturo de januaro estas −8,5 °C, la averaĝa temperaturo de julio estas +17,1 °C. La minimuma temperaturo, registrita en la distrikto, estas −50 °C.[1]

Simboloj redakti

La blazono de la distrikto de Marjovo estis oficiale aprobita la 29-an de septembro 1999 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 603. La blazono estas ruĝa ŝildo, sur kiu malsupre estas blua akvo, sur ĝi tri verdaj montetoj kaj tri arĝentaj turoj, unuigitaj per same arĝenta palisaro. En la supra maldekstra angulo situas ora providenca okulo, turninta al la meza turo kun tri oraj lumoj. La meza turo havas malfermitan pordegon.[4]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Vidu la pasporton de la distrikto sur ties oficiala paĝaro Arkivigite je 2021-03-02 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-27. Alirita 2021-03-01.
  3. Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
  4. Герб Маревского района (ruse). www.geraldika.ru. Alirita 2021-03-01.