Mark Whitty EVERSON (naskita la 10-an de septembro 1954 estas usona kontisto, imposta burokrato kaj politikisto. Li servis en fiskaj kaj administraj roloj en la usona registaro sub prezidentoj Ronald Reagan kaj George W. Bush, plej altrange sub ĉi tiu kiel direktoro de la IRS (Enlanda Enspeza Servo, ĉefa usona fiska instanco) de 2003 gis 2007. Poste li tenis oficojn en la Indiania registaro sub ŝtatestro Mitch Daniels (2009-2012). En 2007, post sia eksiĝo el IRS, Everson dungiĝis kiel estro de la Usona Ruĝa Kruco, sed devis demisii post ses monatoj pro akuzoj pri "engaĝiĝo en persona rilatado" kun subulino. Inter siaj registaraj servadoj sub Reagan kaj Bush, li laboris por la franca industria firmao Pechiney SA (1988-1998) kaj poste por la usona manĝoserva firmao SC International Services, Inc.

Mark Everson
Persona informo
Mark Everson
Naskonomo Mark Whitty Everson
Naskiĝo 10-an de septembro 1954 (1954-09-10) (69-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Loĝloko Misisipio vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Yale College • Stern School of Business vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Mark Everson
Infanoj 4
Profesio
Okupo ŝtata funkciulopolitikisto • impostkonsilisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mark Everson, estro de la IRS (2006)

La 5-an de marto 2015 Everson anoncis sian kandidatecon por la respublikana nomumo por Prezidento de Usono en la voĉdonado de 2016.[1] La 5-an de novembro 2015, ne sukcesinte altiri multe da subtenado nek da rekoniĝo, li retiris sian kandidatecon.[2]

Referencoj redakti